Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri politika esprimo el la malvarma milito. Por informoj pri protekta elemento en teatroj, vidu la artikolon Fera kurteno (teatro).

Fera Kurteno” aŭ ferkurteno estas esprimo uzita en kapitalismaj landoj por nomi la dividon inter la komunistaj nacioj de orienta Eŭropo kaj la nekomunistaj nacioj de okcidenta Eŭropo dum la Malvarma milito. Fera kurteno aludas al la izoleco, kiun Sovetunio trudis al siaj satelitaj nacioj en orienta Eŭropo, kaj al la subpremaj rimedoj de multaj registaroj de orienta Eŭropo.

Konservita parto de la fera kurteno apud Čížov
Preter la Rusa Fera Kurteno ( Järnridå = Fera Kurteno ) - ilustraĵo de sveda libro el 1923

La esprimon Fera kurteno kreis Winston Churchill, dum alparolo la 5-an de marto de 1946 en Fulton, Misurio (Usono):

Fakte la divido de la mondo estis rezulto de la Dua Mondmilito. La venkintoj super faŝistaj Germanio, Italio kaj aliaj ŝtatoj t.n. aksaj potencoj, decidis dum kelkaj konferencoj dividi la mondon. Dum la malvarma milito la kapitalista bloko finfine sukcesis per vetarmado kaj propagando, ekonomia supereco, altrudo de kapitalisma kulturo, forigi la feran kurtenon, de ili mem kunkreitan. De Szczecin ĉe la Balta maro al Triesto ĉe Adriatiko, fera kurteno malsuprenvenis tra la kontinento. Trans tiu linio, situas ĉiuj ĉefurboj de la antikvaj regnoj de Meza kaj Orienta Eŭropo: Varsovio, Berlino, Prago, Budapeŝto, Beogrado, Bukareŝto kaj Sofio; ĉiuj ĉi famaj urboj kaj la loĝantaroj ĉirkaŭe situas en tio, kion mi devas nomi la sovetia sfero, kaj ĉiuj ricevas, tiel aŭ alie, ne nur sovetian influon sed tre altan kaj iukaze kreskantan regon de Moskvo.

La plej videbla realigo de la Fera Kurteno estis la Berlina Muro, dividanta la anglan, francan kaj usonan sektorojn de Berlino el la sovetia sektoro kaj Germana Demokratia Respubliko (GDR).

Oni ekmalkonstruis la feran kurtenon en Hungario printempe de 1989 (cetere tutsimple ĉar la malnoviĝinta barilo bezonis riparon kaj la hungara registaro ne volis elspezi la necesan grandan monsumon). Solena simbola malfermo kun politikistoj okazis ĉe vilaĝo Sopronpuszta la 27-an de junio 1989. La solenan ceremonion partoprenis Gyula Horn kaj Alois Mock. Ankaŭ tio helpis la rapidan kolapson de la iama GDR (komunista Germanio), post amasa elmigrado de germanoj trans Hungario al okcidenta Germanio. Oni starigis tie 15 jarojn post la ceremonio memoraĵon.

Nunepoke, kelkaj komparas la novajn malfaciligajn rimedojn establitajn de Eŭropa Unio kontraŭ ekstereŭropaj enmigruntoj, por malhelpi ilin eniri, ege limigi azilrajton ktp, kaj kiuj kaŭzas foje mortojn, je ia nova Ferkurteno.

Sekve de la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) kaj la ampleksaj internaciaj sankcioj kontraŭ Rusio kaj Belorusio, inkluzive de la ĉeso de flugoj kaj la reciproka fermo de la ĉielo al flugoj ambaŭflanke, oni pli kaj pli kutimas diri ke oni havas novan feran kurtenon.

Vidu ankaŭ redakti