Alois Mock

aŭstra politikisto

Alois MOCK (naskiĝinta la 10-an de junio 1934 en Euratsfeld/Distrikto Amstetten, mortinta la 1-an de junio 2017[1]) estis aŭstra politikisto.

Alois Mock
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1934 (1934-06-10)
en Euratsfeld
Morto 1-an de junio 2017 (2017-06-01) (82-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo Parkinsona malsano
Tombo Döbling Cemetery
Lingvoj germanaitalafranca
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno • convent Gymnasium in Seitenstetten
Familio
Edz(in)o Edith Mock
Okupo
Okupo diplomatojuristopolitikistoministro pri eksteraj aferoj
vdr
La politikisto en somero 2005.

Vivo politika redakti

La juristo membriĝis al la Aŭstruja Popola Partio en 1967. De 1966-69 li estis kabinetestro sub la kanceliero Josef Klaus. De 1969-70 li estis ministro pri edukado. De 1970-99 Mock estis deputito de la Nacia Konsilio kaj de 1971-79 prezidento nacia de la kristandemokrataj sindikatoj (ÖAAB).

Kiel estro de la ÖVP (1979-89) li kondukis sian partion ĝis 1987 en opozicio. De 1978-83 li estris la Eŭropan Demokratian Union.

Vickanceliereco kaj internaciaj sukcesoj redakti

Li iĝis vickanceliero sub Franz Vranitzky en 1987 kaj ĉefresponsis kiel ministro pri eksteraj aferoj (1987-95) pri la preparlaboroj de aniĝo de Aŭstrujo al Eŭropa Unio. Krome li forme finis kun la registaro en Romo la lastajn ankoraŭ nesolvitajn kverelojn koncerne la en 1919 itale okupitan Sudtirolon kaj batalis por la internacia agnosko de Bosnio kaj Hercegovino. Kune kun la hungara ministro Gyula Horn li en la 27-a de junio 1989 simbole forigis la Feran Kurtenon ĉe la landlimo inter Hungario kaj Aŭstrio.

Verkoj (elekto) redakti

  • Die Zukunft der Volkspartei. Molden, Wien, 1971
  • Durchbruch in die Moderne. Styria, Graz, 1981
  • Standpunkte. Styria, Graz, Köln 1982.
  • …für Österreich. Multiplex Media, Wien, 1986

Literaturo redakti

  • Martin Eichtinger, Helmut Wohnout: Alois Mock – Ein Politiker schreibt Geschichte, Styria, Wien, Graz, Klagenfurt 2008, ISBN 978-3-222-13234-6 (Biographie).
  • Jörg Mahlich, Robert Schediwy (eld.): Zeitzeugen und Gestalter österreichischer Wirtschaftspolitik, Lit, Wien 2008, ISBN 978-3-7000-0790-6 (Berlin, ISBN 978-3-8258-1076-4, Austria: Forschung und Wissenschaft: Wirtschaft 3 – lebensgeschichtliches Interview mit Alois Mock).
  • Herbert Vytiska: Der logische Nachfolger – Eine politische Biografie, Multiplex Media, Wien 1983, ISBN 3-7048-0009-0 (Biografio).
  • Herbert Vytiska: Heimat Europa, Edition S, Wien 1994, ISBN 3-7046-0515-8 (Countdown von Wien nach Brüssel).
  • Hubert Wachter: Alois Mock – Ein Leben für Österreich, NÖ Pressehaus, St. Pölten 1994, ISBN 3-85326-014-4 (Biografio).
  • Herbert Vytiska: Das Balkan-Dossier##; Wien 1997, ISBN 3-85436-224-2 (Dokumentado).

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti