MakartiismoMcCarthy-ismo estas nomata la periodo de ekstreme kontraŭkomunisma politiko de la usona registaro en la fruaj 1950-aj jaroj, laŭ la nomo de la senatoro Joseph McCarthy. Ĝi estas, en la angla, nomata ankaŭ Second Red Scare. Ĝi daŭris de 1948 ĝis proksimume 1956. Dum tiu periodo la usona registaro persekutis la Komunistan Partion de Usono, ĝiajn gvidantojn, membrojn kaj simpatiantojn. Post akuzoj laŭ kiuj du altrangaj funkciuloj de la registaro (vica financministro Harry Dexter White kaj Alger Hiss, la konsilinto de Franklin Delano Roosevelt) estis sovetiaj agentoj, oni enkondukis por registaraj kunlaborantoj kaj por la dungitoj de ŝtataj institucioj lojaleco-testojn.

Joseph McCarthy

Intencoj kaj bazoj redakti

El la vidpunkto de multaj konservativaj usonanoj, tiutempe la subpremo de radikalismo kaj de radikalaj organizaĵoj en Usono estis batalo kontraŭ danĝera subfosa elemento, nome de kvina kolono kontrolata de fremda potenco. Tiu danĝero por la lando pravigis, laŭ ili, ankaŭ ekstremajn, eĉ kontraŭleĝajn metodojn. Ĉe tio oni ofte krude rompis la homajn kaj bazajn rajtojn de la personoj kiuj estis suspektataj pri spionado.

Disponoj redakti

Precipa elemento de makartismo estis la interna ekzamenado por federaciaj dungitoj, gvidata de la FBI sub J. Edgar Hoover. Tiu ampleksa programo ekzamenis ĉiujn publikajn dungitojn pri ligoj kun komunistoj. Ĉe tio ne eblis kontesti nek detale enrigardi anonime alportitajn pruvojn pri la kontrolataj personoj. Ekde 1951 necesis nur "konsiderinda dubo" por maldungi iun. Antaŭe necesis "konsiderindaj kialoj" por klasi iun malfidela.

Ekde 1959 la famo kaj konateco de McCarthy rapide kreskis. La Red Scare estis daŭrigata, post kiam la senato en 1954 esprimis sian malfidon, kaj sekvis liajn katastrofajn ekzamenadojn en la usona armeo, kiuj komenciĝis la 27-an de aprilo samjare. La nomo McCarthy estis ĉefe asociita kun lia konduto en la amaskomunikiloj. Liaj senĝena kaj nekalkulebla naturo igis lin ideala reklamilo de la antikomunismo, kvankam li eble eĉ ne estis ties plej grava praktikanto.

Charlie Chaplin estis unu el la personoj akuzitaj pro "malusonecaj agadoj", kaj la FBI partoprenis en klopodoj deklari lian vizon por hejmvojaĝo nevalida, kiam li vojaĝis 1952 al Eŭropo. Efektive lia filmkariero estis ĉesigita, kvankam en neniu akuzo li estis deklarita kulpa. Walt Disney en tiu tempo dense kunlaboris kun la FBI. En la aktoj de la FBI li aperis kiel "Special Agent contact", kaj samtempe li estis mem suspektata. Lia atestodeklaro antaŭ la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco, la 24-an de oktobro 1947, estis ĉefe uzata por denunci homojn de lia entrepreno, kiuj laŭ lia opinio estis aŭ povus fariĝi minaco por liaj aferaj agadoj. Krome, grupo de holivudaj reĝisoroj, kiu konatiĝis kiel la holivuda dekopo (angle: The Hollywood Ten), estis malliberigita, ĉar la anoj rifuzis kunlabori kun la enketistoj. Ankaŭ multaj maldekstraj aŭtoroj kaj marksismaj teoriistoj, kiel William Edward Burghardt Du BoisCyril Lionel Robert James suferis pro tiu sorĉistin-ĉasado kaj estis elpelitaj el Usono.

El la etoso de amaskomunikiloj, multaj medioj kaj ĵurnalistoj kunlaboris kun la sorĉistoserĉado, kiel ekzmeple la fama kolumnistino Hedda Hopper.

Spektaklaj procesoj redakti

Aparte grandan sensacion vekis en la publiko dum la makartismo la spektaklaj procesoj kontraŭ oficistoj, politikistoj, artistoj, sciencistoj kaj aliaj homoj, kulpigataj esti komunistaj agentoj. La plej famaj procesoj estis tiuj kontraŭ Alger Hiss kaj Ethel kaj Julius Rosenberg. La proceso kontraŭ Alger Hiss komenciĝis jam antaŭ ol aperis McCarthy. Hiss neniam estis kondamnita pro spionado, sed fine pro falsa ĵurado. La Ethel kaj Julius Rosenberg estis kondamnitaj al morto kaj ekzekutitaj, ĉar ili estis, laŭ la akuzo, transdonintaj ŝtatsekretojn al Sovetio. Tiaj procesoj baziĝis tipe sur informoj de sekretagentoj aŭ komplicoj. Al tiu kategorio apartenis ekzemple Whittaker Chambers, kies eldiro kondukis al la falo de Hiss, aŭ la kunkomplotintoj Klaus Fuchs, Harry Gold kaj David Greenglass, kies konfesoj kontribuis al la kondamno en la kazo de la geedzoj Rosenberg. Indikante nomojn de aliaj homoj kiuj laŭdire partoprenis en komplotoj, homoj kiel Chambers ricevis privilegiojn. Informantoj ricevis koncedojn - male al homoj kiuj kontestis ĉian kulpon.

Komenco de la fino redakti

La batalo de McCarthy kontraŭ la komunismo disfalis en 1954, kiam liaj pridemandadoj estis unuafoje dissendataj televide. Tio ebligis al la publiko kaj al la gazetaro rekte enrigardi liajn disputatajn praktikojn. Tiutempe la gazetaro ankaŭ komencis aperigi raportojn pri personoj kies vivo estis ruinigita pro la akuzoj de McCarthy, kiuj en pluraj kazoj ne estis pruvitaj.

La David Schine-Komisiono kiu enketis kontraŭ la Komisiono de McCarthy, postulis de McCarthy, fine de la 36 tagojn longa publika pridemandado, diri la nomojn de informantoj kaj la nomojn de proksimume 130 laŭdire komunistaj "subfosuloj", kiuj estis de li identigitaj en la ministrejo pri defendo. McCarthy rifuzis kaj anstataŭe provis stabiligi sian jam ŝanceliĝantan pozicon per tio ke li kulpigis Fred Fisher, forestan kunlaboranton de la armejura konsilisto Joseph Welch, pri komunista enŝoviĝo. La alparolita Joseph Welch reagis al la nepruvita aserto de McCarthy per la vortoj: "Sinjoro, ĉu vi daŭre ne havas senton pri deco? Ĉu al vi tute ne plu restas sento pri deco?" La pridemandoj, en kiuj McCarthy sobratone ofendis plurajn komisionanojn kaj poste praktike ĉiujn nomis reprezentantoj de la Komunista Partio, estis tutlande montrataj en televido, kio kondukis al fina ŝanĝo de la publika opinio pri la metodoj de McCarthy.

Post tio, la Senato esprimis sian malfidon al McCarthy kaj li fine perdis ankaŭ la prezidon de kroma komisiono. La ĵurnalistoj ĉesis raporti pri liaj plendoj pri kreskantaj komunistaj komplotoj. De unu tago al alia li malaperis el la scenejo. McCarthy, forta drinkulo, fariĝis alkoholulo kaj en 1957 mortis pro hepatito.

Makartismo kiel ĝenerala koncepto redakti

Dum la periodo de McCarthy, makartismo (angle: "McCarthyism") fariĝis en Usono kuranta nocio. Ĝi signas la fenomenon "engutadi" al la socio politikajn opiniojn per amashisterio, maltrankviligo kaj nigraj listoj. Oni ofte ligas kun McCarthy nesufiĉe funditajn kulpigojn aŭ malhonestajn enket-metodojn. Ili servas por silentigi personojn aŭ misfamigi ilin.

La dramo de Arthur Miller Sorĉistin-ĉasado (angle "The Crucible"), verkita dum la makartismo, uzis la protokoloj de la historiaj sorĉistinaj juĝprocesoj, kiuj okazis en Salem Masaĉuseco en 1692 kiel metaforon por la 1950-aj jaroj por esprimi ke tiaj persekutoj povas okazi ĉiutempe kaj ĉiuloke. La romano "Fahrenheit 451" de Ray Bradbury (1953) ankaŭ alparolas la temon.

Se akcepti la nociojn "liberaluloj" kaj "konservativuloj" por Usono, akuzoj pri makartismo estas farataj de liberaluloj kiel ankaŭ de konservativuloj kontraŭ siaj politikaj kontraŭuloj, kiuj laŭdire persekutas homojn pro politikaj kialoj. Tiel, laŭ konservativuloj, kulpas la makartismo farata de la liberalaj universitataj institucioj ke ekzistas ĉe usonaj universitatoj nur malmultaj konservativaj fakultatoj. Aliflanke multaj konservativuloj ne ŝatas tiun nocion. Ĝi ŝajnas pravigi kaj daŭrigi la mokon kiun liberaluloj tradicie esprimas por antikomunistaj kaj kontraŭspionaj agadoj.

Originoj kaj sekvoj el nuntempa vidpunkto redakti

Dum longa tempo, makartismo estis vidata ekskluzive kiel milito motivita de paranojo kaj de ideologioj kontraŭ alipensuloj en la propra lando. Tia ĝi ankaŭ certe estis, sed pli novaj historiaj ekkonoj certigas ke la komunisma movado en Usono estis, almenaŭ antaŭ 1945, grandparte financata kaj kontrolata de Sovetio.

Efikoj al la landa kaj internacia Esperanto movado redakti

En Usono komence de la 1950-aj jaroj la "neŭtrala" asocio EANA per sia ĝenerala sekretario George Alan Connor fariĝis ilo de la makartiismo, senkompate ĉasante "komunistojn". Rezulte la membroj pli-malpli forlasis ĝin kaj fondis la nunan ELNA, kiun en 1955 UEA akceptis kiel duan landan asocion de Usono (en 1956 UEA rompis la rilaton kun EANA).

Pri la eksigo de EANA kaj Connor de UEA: oni memoru ke usonaj esperantistoj organizis sin por fondi novan, ne-kontraŭkomunisman asocion – ELNA, nun Esperanto-USA – kiu fondiĝis jam en 1955. Oni faris tion tute debaze, desube, sen ekstera helpo de UEA aŭ aliaj instancoj. Tio estis unu jaro antaŭ ol UEA eksigis EANA kaj Connor. Tio estis la apogeo de makartiismo, kiam multaj homoj estis enprizonigitaj, perdis laboron, ktp ne nur pro ties politika sinteno, sed simple pro morala kontraŭstaro al la reprezalia etoso (Ekzemple, la konata dramaturgo Arthur Miller estis enprizonigita en 1957 pro rifuzo ’nomi nomojn’). Tio menciindas ĉar la fondintoj de ELNA en 1955 ja kuraĝis kaj iom riskis per sia agado. Aldone, dubindas ĉu UEA eksigus EANA kaj Connor sen tiu antaŭa agado de usonaj esperantistoj.

Literaturo redakti

  • John E. Haynes: Red Scare or Red Menace? American Communism and Anticommunism in the Cold War Era, Ĉikago 1996. ISBN 1-56663-091-6
  • Albert Fried: McCarthyism - The Great American Red Scare - A Documentary History, Novjorko 1997. ISBN 0-19-509701-7
  • Ellen Schrecker: Many Are The Crimes - McCarthyism in America, Princeton 1998. ISBN 0-691-04870-3

Filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Teksejoj redakti

  • Herb Block: [1] Karikaturoj pri la dua Red Scare el la Washington Post

(Laŭ la germana artikolo de Wikipedia "McCarthy-Ära" - vl)

Referencoj redakti