Arthur Miller

usona verkisto

Arthur MILLER (naskiĝis la 17-an de oktobro 1915 en Novjorko, mortis la 10-an de februaro 2005 en sia loĝloko Roxbury en Konetikuto) estis usona verkisto.

Arthur Miller
prezidanto
Arthur-miller.jpg
Persona informo
Arthur Miller
Naskonomo Arthur Asher Miller
Naskiĝo 17-an de oktobro 1915 (1915-10-17)
en Novjorko
Morto 10-an de februaro 2005 (2005-02-10) (89-jara)
en Roxbury
Mortis pro kora malsufiĉokardivaskulsistema malsanokancero [#]
Tombo Konektikuto [#]
Religio judismo [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Novjorko [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Abraham Lincoln High School • Universitato de Miĉigano [#]
Subskribo Arthur Miller
Familio
Patro Isidore Miller [#]
Patrino Augusta Barnett [#]
Gefratoj Joan Copeland [#]
Edz(in)o Marilyn Monroe • Inge Morath • Mary Slattery [#]
Infanoj Rebecca Miller • Jane Ellen Miller [#]
Parencoj Daniel Day-Lewis [#]
Profesio
Alia nomo Jonathan Lovelett [#]
Okupo dramaturgo • eseisto • scenaristoĵurnalisto • romanisto • verkisto • prozisto [#]
Verkado
Verkoj Morto de Komizo ❦
The Crucible ❦
A View from the Bridge ❦
All My Sons ❦
After the Fall [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

El lia socikritika verkaro plej famas la dramo Death of a Salesman (= Morto de vojaĝa komizo): Pro ĝi li en la jaro 1949 gajnis la Premion Pulitzer.

En 1956 li devis aperi antaŭ la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco de la Usona Kongreso, ĉar Elia Kazan estis malkaŝinta komunan partoprenon en komunismaj kunvenoj. En 1957 la Usona Kongreso deklaris lin kulpa pri malrespekto, ĉar li rifuzis malkaŝi la nomojn de anoj de literatura rondo suspektata pri komunismo. En 1958 la Apelacia Kortumo nuligis tiun juĝon.

De 1956 ĝis 1961 li estis la edzo de la aktorino Marilyn Monroe.

En 1985 li vizitis Turkion kun la brita verkisto Harold Pinter. Ĉe aranĝo de la usona ambasadejo por honorigi Miller-on, Pinter estis elĵetita pro tio, ke li parolis pri torturo en Turkio, kaj Miller foriris kun li por montri subtenon.

Famaj verkojRedakti

  • Fokuso (Focus, romano, 1945)
  • Ĉiuj miaj filoj (All My Sons, dramo, 1947)
  • Morto de vojaĝa komizo (Death of a Salesman, dramo, 1949)
  • La Fandujo (The Crucible, dramo, 1953)
  • Vido el ponto (A View From the Bridge, dramo, 1955)
  • La Nekontentuloj (The Missfits, filmscenaro, 1961)
  • Post la falo (After the Fall, dramo, 1964)
  • La Premio (The Prize, dramo, 1968)

FilmojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti