Let's Make Love (ni amoru) estas muzika komedia filmo de 1960 fare de 20th Century Fox per sistemoj DeLuxe Color kaj CinemaScope. Ĝi estis reĝisorita de George Cukor kaj produktorita de Jerry Wald el scenaro de Norman Krasna, Hal Kanter, kaj Arthur Miller. En ĝi stelulis Marilyn Monroe, Yves Montand, kaj Tony Randall. Ĝi iĝus la lasta muzika filmo de Marilyn Monroe.

Let's Make Love
filmo
Originala titolo Let's Make Love
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1960
Ĝenro romantika komedio, muzika filmo
Kameraado Daniel L. Fapp
Reĝisoro(j) George Cukor
Produktisto(j) Jerry Wald
Scenaro Norman Krasna • Arthur Miller • Hal Kanter
Muziko de Lionel Newman
Rolantoj Marilyn Monroe • Yves Montand • Tony Randall • Frankie Vaughan • Wilfrid Hyde-White • Gene Kelly • Bing Crosby • Milton Berle • David Burns • Joe Besser • Jerry Hausner
Produktinta firmao 20th Century Studios
IMDb
vdr
Yves Montand kaj Marilyn Monroe.
Frankie Vaughan kaj Marilyn Monroe.

Intrigo redakti

Temas pri milionulo Jean-Marc Clement (Montand) kiu ekscias ke li estas satirigota en ĉe-Broadvaja varieteo. Post iri al la teatro, li vidas Amanda Dell (Monroe) provludante la kanton de Cole Porter nome "My Heart Belongs to Daddy" (mia koro apartenas al paĉjo), kaj hazarde la direktoro kredas lin aktoro taŭga por ludi lin mem en la varieteo. Clement partoprenas por plue vidi Amanda kaj ludas kun misa identeco, laŭ la nomo Alexander Dumas.

Frankie Vaughan aperas kiel kantisto en la varieteo, dum Milton Berle, Gene Kelly, kaj Bing Crosby aperas en kameaj roloj kiel ili mem klopodante instrui al Clement kiel anekdoti, danci, kaj kanti, respektive. Tony Randall ludas rolon de servisto de Clement.

Geaktoroj kaj roloj redakti