Kameo

Kameo en juvelarto estas gemo, ĝenerale de varia koloro kaj kun delikataj figuroj. Por kameoj, la uzataj ŝtonoj estis agatoj kaj ĉefe el tiuj la variaĵoj sardona kaj onikso, profitante la distingon de koloroj kiun havigas la diversaj tavoloj de tiaj ŝtonoj, tiel ke polurante kaj malpliigante konvene la unuan tavolon oni lasis la duan tavolon kiel fono kaj restis la unua kun la reliefoj de la figuro.[1]​ Sed kaj pasintece kaj nuntempe oni imitas kaj falsigas tiujn ŝtonojn pere de vitroj kaj emajloj, kunigante reliefon el ŝtonovitro kun alia ŝtono de alia koloro.

Kameo de 1925 prilaborita en Torre del Greco kaj ekspoziciita en Museo del Corallo.

Laŭ Francisko Azorín Kameo estas Gemo reliefe prilaborita.[2] Li indikas etimologion el araba kamaa (reliefo) kaj de tie la latina cammaeus.[3]

Notoj redakti

  1. Bustamante, Miguel (1844). «Los camafeos o piedras finas grabadas en relieve». En Ignacio Cumplido. El museo mexicano o miscelánea de amenidades curiosas e instructivas 1. Ciudad de México. pp. 455-456. [1] Konsultita la 27an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 102.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti