Ruĝa Paniko (1918–1920)

La "Unua Ruĝa Paniko" (en la angla : First Red Scare) estas termino por civila maltrankvilo, kiu okazis en Usono inter la jaroj 1918 - 1920 kaj trenis timon de la kolapso de la usona ŝtato al revolucio komunismaanarkiisma. La Ruĝa Paniko komenciĝis pro civilaj tumultoj, la pliiĝo de usona naciismo kaj la Oktobra Revolucio en Rusio, kiu lastatempe venigis la bolŝevikojn al potenco. La paniko estis komence markita per longedaŭraj strikoj de laboristoj, same kiel de perfortoj fare de la polico, kondukante dum tempo al perfortaj tumultoj kaj linĉadoj bazitaj sur rasa malamo kaj poste ankaŭ al serio de murdoj kaj amasarestoj de socialismaj aktivuloj tra Usono. La neagado de la registaro de Woodrow Wilson dum la Unua Ruĝa Paniko estis grava faktoro en la venko de la Respublikana Partio sub Warren Harding dum la prezidant-elekto en 1920.

"Eŭropa anarkiisto" provanta detrui la Statuon de Libereco (1919).
Fronttitolo sciigante la Ĝeneralan Strikon en Seatlo de 1919, la unuan ĝeneralan strikon de la lando.
Step by step greene.jpg
Paŝo post paŝo: Laborismo, Strikoj - Forlaso, Malordo - Tumultoj, Bolŝevismo - Mortigoj, Kaoso.

Dum la Unua Ruĝa Paniko, anarkiismaj organizoj aranĝis serion de longdaŭraj teroristaj atakoj same kiel okazis pliiĝo en la influo de la Ku-Kluks-Klano. Dum la krizo, Usona Ĝenerala Prokuroro Alexander Mitchell Palmer starigis nacian kriz-politikon kontraŭ radikalaj politikaj organizoj kiuj inkludis la kontraŭleĝan enketon de personaj detaloj de usonaj civitanoj, amasarestojn kaj plie. Enmigrintoj, plejparte de suda kaj orienta Eŭropo, estis akuzitaj je disvastigado de radikalaj ideologioj kaj tiele post la paniko usona politiko tendencis kontraŭ enmigrado, plejparte el Eŭropo. Kiel menciite, la Unua Ruĝa Paniko okazis paralele kun longedaŭra socia tumulto dum kiu la 18-a kaj 19-a amendoj al la Usona Konstitucio estis promulgitaj. Interalie, la timo pri radikalaj movadoj estis uzata por pravigi la subpremadon de la libereco de esprimo.

Post la Unua Ruĝa Paniko, laboristaj organizoj kiel ekzemple la Socialista Partio de Ameriko estis subpremitaj kaj metitaj sub longdaŭran inspektadon fare de la administracio. La okazaĵoj kaŭzis la establadon de la FBI, kiu estis establita en 1921 sub la direktorado de John Edgar Hoover, kiu estis la ĉefaj leĝdevigantoj dum la Unua Ruĝa Paniko. En 1919, pli ol 150 civiluloj estis mortigitaj en teroraj atakoj faritaj fare de anarkiistoj. Dum la paniko, pli ol 3 000 politikaj aktivuloj estis arestitaj, el tiuj 500 estis juĝitaj por deporto el Usono. Inter la kondamnitoj estis gvidantoj de radikalaj organizoj inkluzive de Luigi Galleani, Eugene Debs, John Reed kaj pli. La okazaĵoj de la Ruĝa Paniko provokis staton de longdaŭra civita timo en Usono de ekstremaj maldekstraj organizoj, anarkiistoj, socialistoj kaj diversspecaj komunistoj, kio plifortiĝis kun la tempo kaj atingis sian pinton dum la Malvarma Milito.

Vidu ankaŭ redakti

Por plua legado redakti

Eksteraj ligiloj redakti