Linĉado estas grupe efektivigita perforta agado; punmortigo laŭ decido de memstariĝinta neleĝa tribunalo. La fiamaso (kanajlaro) ekzekutas - laŭ sia juĝsento - onidiran kulpulon, ofte per turmentado.

Bildo pri linĉado

La nomo venas de la virĝinia plantejisto kaj patrioto Charles Lynch, kiu enkondukis eksterleĝaran juĝistaron por puni la brit-fidelajn usonanojn.

Laŭ alia teorio, la nomo venas de James Lynch, urbestro de irlanda urbo Galway, kiu en 1493 akuzis, juĝis kaj ekzekutis sian filon.

Linĉad-similaj eventoj okazis jam en la mezepoko (germana Feme-juĝistaro, sed ankaŭ en Hispanio (Santa Hermandad), sed similis al tiuj la registaro-apogitaj pogromoj en Rusio kaj Pollando.

Oni linĉis en Usono (inter 1882 kaj 1951) 4730 personojn, el kiuj 1293 estis blankuloj kaj 3437 nigruloj. Poste la linĉado okazis nur sporade.

Hodiaŭ aperas linĉado nur tre malofte, nur inter primitivaj popoloj.

Vidu ankaŭ redakti