Rasa tumulto de Tulsa

La Rasa tumulto de Tulsa estis grandskala rase motivigita konflikto la 31-an de majo kaj 1-an de junio 1921, inter la blankaj kaj nigraj komunumoj de Tulsa, Oklahomo, en kiu la plej riĉa afrik-usona komunumo en Usono, nome la Distrikto Greenwood estis bruligita al la grundo. Oni raportis eĉ pri aera fajrobombado je la nigraj vilakvartaloj. Dum la 16 horoj de la atako, pli ol 800 homoj estis enregistritaj en lokaj hospitaloj kun vundoj, pli ol 6.000 distrikto-loĝantoj estis arestitaj kaj retenitaj ĉe tri lokaj instalaĵoj. Laŭ takso 10.000 homoj iĝis senhejmaj, kaj 35 urbopartoj kunmetitaj de 1.256 loĝejoj estis detruitaj per fajro. La oficiala kalkulo de la mortintoj estis 36, sed aliaj taksoj de nigruloj estis ĝis proksimume 300.

La okazaĵoj de la tumulto estis preterlasitaj de tiea kaj ŝtata histori-verkado; "La Tulsa rasa tumulto de 1921 malofte estis menciita en historiaj libroj, klasĉambroj aŭ eĉ private. Nigruloj kaj blankuloj plenkreskis sen konscio pri kio okazis." En 1996, la ŝtata leĝdonado komisiis raporton, kompletigitan en 2001, por establi la historian rekordon. Ĝi aprobis kelkajn kompensajn agojn, kiel ekzemple stipendiojn por posteuloj de pluvivantoj, ekonomian evoluigon de Greenwood, kaj memorparkon, dediĉitan en 2010 al la viktimoj en Tulsa.