Federacia Buroo de Enketado
La Federacia Buroo de Enketado (angle Federal Bureau of Investigation, FBI) estas enketa institucio de Usono kaj la ĉefa enketa kaj ekzekutiva ilo de la Usona Departemento de Justico.
Federacia Buroo de Enketado | ||
---|---|---|
Federal Bureau of Investigation | ||
registara spionada organizaĵo federal law enforcement agency of the United States (en) federacia registara organizaĵo de Usono | ||
Komenco | 26-a de julio 1908 vd | |
Geografia situo | 38° 53′ 43″ N, 77° 1′ 30″ U (mapo)38.895277777778-77.025Koordinatoj: 38° 53′ 43″ N, 77° 1′ 30″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
Adreso | 935 Pennsylvania Ave NW, Washington DC 20535 | |
| ||
Agareo |
terorismo | |
Moto | Fidelity, Bravery, Integrity | |
Fondinto(j) | J. Edgar Hoover • Theodore Roosevelt • Charles Joseph Bonaparte vd | |
Lingvoj | ||
Filioj | FBI Criminal Justice Information Services Division (en) FBI National Security Branch (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝia situacio estas speciala, ĉar la ŝtatoj de Usono havas proprajn policojn kaj propran jurisdikcion. Tial ĝiaj rajtoj estas limigitaj; ili koncernas interalie faktojn, kiuj koncernas pli ol unu subŝtaton aŭ kontraŭas federacian leĝon.
Historio
redaktiFBI estis kreita je la 26-a de julio 1908 de ministro pri justico (usone "ĝenerala advokato") Charles Joseph Bonaparte; ĝia nomo tiam estis simple Bureau of Investigation (oficejo pri enketado). En 1932 la nomo ricevis la precizigon "usona" (United States Bureau of Investigation). La aldono "federacia" venis nur en 1935.
Post 1930 FBI havis gravan taskon en la persekutado de krimoj kontraŭ la alkohola malpermeso, farataj de mafio, kiu subaĉetis kaj tiel nuligis lokajn policojn. En tiu tempo estis seriozegaj konfliktoj inter la subŝtataj policoj kaj FBI (certa rivaleco ĉiam ekzistis kaj plu ekzistas). Grava ilo de FBI kontraŭ mafianoj estis, ke tiuj ne povis deklari siajn krimajn enspezojn por imposto kaj tiel krimis kontraŭ federaciaj impostaj leĝoj. Tiel FBI sukcesis ekzemple kapti kaj kondamnigi la faman mafiestron Al Capone.
Sendube la plej influa FBI-ano estis ties direktoro John Edgar Hoover, kiu oficis de 1924 ĝis sia morto en 1972, preskaŭ kvin jarcentojn. Same sendube pluraj prezidentoj deziris anstataŭigi lin per alia persono, sed li estis tiom potenca, ke tio ne eblis. Post lia eksiĝo oni decidis limigi la ofic-periodon de FBI-direktoroj al dek jaroj.
Eksterdube FBI uzis sian aparaton por enketi ne nur pri krimuloj kaj suspektatoj, sed ankaŭ pri politike neŝatataj personoj, ekzemple Martin Luther King, ne suspektata pro krimo, sed tamen esplorata kaj subaŭskultata de FBI. Prezidento John F. Kennedy, kiu provis regi FBI pere de sia frato Bobby, ministro pri justico, eble timis, ke FBI malkaŝu detalojn pri liaj eksteredzecaj aventuroj, kaj tial ĝentile traktis FBI, kiu krome helpis al li en lia batalo kontraŭ certaj mafianoj. Lyndon B. Johnson, viculo kaj posteulo de Kennedy, nomumis Hoover dumviva direktoro.
Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 FBI en 2002 ricevis pliajn povojn esplori kontraŭ eblaj teroristoj, subaŭskultante telefonadon kaj interretan komunikadon kaj traserĉante loĝejojn sen sciigi la forestantajn loĝantojn.
Interpafado en Miami en 1986
redaktiLa 11-an de Aprilo 1986 en Miami okazis la plej fifama interpafado en moderna usona polic-historio, dum kiu mortis du specialaj agentoj (Jerry L. Dove kaj Benjamin P. Grogan) kaj du krimsuspektatoj (William Russell Matix kaj Michael Lee Platt), kaj kvin agentoj estis vunditaj. Inter la dek partoprenantoj nur unu homo ne estis vundita.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Stanislavo Belov (2019-04-11) Usona fraŭdo (American Hustle): Ratoj regas la mondon (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-19. Alirita 2019-05-19. (pri la filmo "Usona fraŭdo", bildiganta la operacon "Abscam" fare de FBI)