Pri la aliaj signifoj de la vorto vidu Mafio (apartigilo)

Mafio estas bone organizita sekreta krim-organizaĵo, estiĝinta en Sicilio. La vorto estas pruntita el la sicilia dialekto (mafiamaffia). Membro de la grupo estas mafiulo, itale Mafioso.

Mapo de la ĉefaj krimaj sindikatoj de Italio.
Tipa mafia "familia" hierarkio. Ĉu iu povas traduki el la rusa kaj simile dezegni?

En ĉiutaga lingvo la vorto mafio iĝis la vorto por ĉia sekreta krimorganizaĵo, pri ekzemploj vidu sube). (Lingva fakesprimo: deonimo = iu tipa specifa produktomarko donas sian nomon por la tuta grupo de similaj produktoj.)

Cosa Nostra, la origina mafio redakti

Ĉar la termino mafio ĝeneraliĝis por signifi ĉiujn tiaspecajn krim-organizaĵojn, oni hodiaŭ prefere parolas pri Cosa nostra (Nia afero) por la sicilia mafio.

La sicilia mafio formiĝis el armitaj bandoj, dungitaj de grandbienistoj en Sicilio por protekti la bienojn kontraŭ ribelantaj kamparanoj. Malfacilas diri, kiam ĝi ekestis, la vorto "mafio" ĉiukaze iĝis konata en la 18-a jarcento.

La mafio diferenciĝas de aliaj formoj de organizita krimado per sia strukturo: Mafio konsistas el tiel nomataj familioj (aŭ klanoj, kvankam ne temas pri grupo de komuna biologia heredo), rigore hierarkie organizita gruparo, kies membroj devas strikte observi la regularon. Mafio estas kvazaŭmilitista, esence patriarkisma organizaĵo. La membroj ekskuzive estas viroj. Ĉiu familio havas sian ĉefon, al kiu la aliaj familianoj absolute obeu. Novuloj estas enkondukataj nur per la atesto de malnovaj membroj.

Deliktoj kontraŭ la reguloj estas severe punataj. La ĉefa ordono estas omertà (ne-parolemeco), kio signifas absolutan silenton al ne-familianoj pri la planoj kaj agadoj de la familio, ne-obeinto estas murdita.

La ĉefaj krimokampoj de mafio estis ĉantaĝo, kidnapo kaj subaĉetado, hodiaŭ krome Kontraŭleĝa drogkomerco kaj -kontrabando, armilkomerco kaj -kontrabando, protektomono kaj monlavado.

Cosa Nostra estis la plej forta mafio-organizaĵo en Eŭropo. Ĝiaj centraloj estas en Sicilio. Oni taksas, ke ĝi havas 5.000 membrojn kaj 20.000 simpatianojn.

La italaj mafioj redakti

Kiel mafiojn (italbazaj krim-organizaĵoj laŭ mafia tradicio) oni povas rigardi:

  • en Usono
    • La usona Cosa Nostra pro la sicilia deveno de siaj ĉefoj estis rigardata filio de la sicilia mafio, kvankam neniam pruviĝis, je kiu grado ĝi estis ligita al la sicilia mafio, kaj ĉu ankoraŭ hodiaŭ ambaŭ havas komunan organizadon. (Membroj en 1920-30-aj jaroj: Lucky Luciano; membroj en 1970-80-aj jaroj: John Gotti und Sammy Gravano)

Aliaj krim-organizaĵoj redakti

Jenaj krim-organizaĵoj ofte estas nomataj mafio, kvankam ili ne parencas al mafio de itala tradicio. Prefere oni nomu tiujn senpere krim-organizaĵo.

  • En Kolombio - Kokainmafiodrogomafio. En la 1970-aj ĝis 90-aj jaroj du kolombiaj drogo-karteloj regis la kokaino-merkaton de Sud- kaj Nordameriko. La pli potenca estis la Cali-kartelo (80 % de la kokain-komerco en Usono). La Medellín-kartelo estis pli malgranda, sed fifamiĝis pro sia ĉefo Pablo Escobar (1949-1993), kiu per kokain-kontrabando riĉegiĝis (laŭ magazino Forbes: numero 7 el la plej riĉaj en la mondo en 1989), elektiĝis kiel deputito en la nacia parlamento. Li estis taksata la plej brutala ĉefo de bando (3 prezident-kandidatoj, duono de la jŭgixistoj de la ĉefkortumo dum unu atenco, ĉirkaŭ 500 policistoj kaj sennomaj aliaj estis murditaj laŭ lia ordono). Li mem estis mortpafita dum fuĝo en 1993. Post lia morto kolapsis la drogoimperio.
  • En Pollando - Post kolapso de la komunismo du mafioj klopodis regi Varsovion: Pruŝkov-Mafio kaj Volomin-Mafio. Ĉefenspezoj de ambaŭ estis ĉantaĝo (protektmono), kontrabando kaj drogokomerco. Ili kaŭzis amason da murdoj. Intertempe la ĉefoj preskaŭ ĉiuj aŭ mortis aŭ estas en prizono, kaj la influo komplete velkis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti