Jakuza

japana krimorganizaĵo

Jakuza (japane ヤクザやくざ, Yakuza [ja̠kɯ̟za̠]), ankaŭ nomata gokudō (japane 極道 (ごくどう), "la ekstrema vojeto"), estas tradicia japana krim-organizaĵo, unu el la plej grandaj tutmonde (taksata nombro de 84.700 identigitaj membroj [1]).

Jakuza
porkrima organizaĵo • okupo
Komenco 17-a jarcento vd
Sidejo Japanio
vdr
Yakuza, en Katakana

La origino de la vorto ne estas certa, kutime oni interpretas ĝin kiel dialekta formo de 8 (ja), 9 (ku), 3 (za), kio en kartludo Hanafuda estas la plej senvalora kombinaĵo. En la japana Yakuza estas ambaŭ: kaj la organizaĵo ("jakuza") kaj unu individua membro ("jakuzano").

Ekster Japanio oni taksas Jakuza kiel japanan mafion, sed fakte Jakuza tute ne agas kaŝe kaj kontraŭ la ŝtato kiel Mafio, sed ĝis la malpermeso en 1993 Jakuzo eĉ havis registritajn membrojn kaj publike konatajn oficejojn. Pli ol al mafio Jakuza similas al ordeno de parioj, elpelitaj el la homa socio.

Historio redakti

 
La jakuzanoj ofte ĉeestas religiajn festojn, kie ili portas siajn porteblajn templojn kaj malkaŝas siajn tatuojn.

Jakuza formiĝis en la 17-a jarcento (Edo-epoko) el homoj sen socia reputacio. Plejparte ili estis kamparanojmetiistoj, kiuj pro naturkatastrofo, rabado aŭ hazardludo perdis sian havaĵon, aŭ ili estis anoj de malrespektitaj profesioj kiel komercistoj kaj putinoj. Jakuza aperis kiel memhelpa organizaĵo, kie la elpelitoj trovis restejon kaj laboron.

Tiu paralela socio tamen havis tre striktan hierarkian regularon kun "Ojabun" (japane 親分 (おやぶん), "patro") kiel estro de ĉiu "kumi" (japane  (くみ), "bando") kaj ceremonia submetiĝo post iu misfaro. En gravaj kazoj la misfarinto forhakis pecon de propra fingro kaj transdonis ĝin solene al Ojabun, se tiu akceptis ĝin, la misfaro estis pardonita, alie minacis punego, eĉ morto.

Aktuale redakti

Ĝis la malpermeso en 1993 Jakuzanoj ŝatis okulfrapan publikan aperadon: multaj estas tatuitaj, ofte per grandaj bildoj - "tatuito" preskaŭ sinonimas de "jakuzano", tiel ke en publikaj naĝejoj oni ne akceptas tatuitajn homojn. Ankaŭ grandaj luksaj aŭtoj estas tre ŝatataj de Ojabunoj (tipe Mercedes S).

Jakuza agadas politike: ĝi rigardas sin mem kiel defendanto de kapitalismo kaj de la japana imperiestro. Tiel Jakuza agis favore al la konservativa politika partio LDP kaj laŭeble malhelpas al liberalaj kaj socialistaj partioj.

En 1993 japana registaro malpermesis Jakuza'n kaj deklaris ĝin krim-organizaĵo, jam membreco en iu Jakuza-"kumi" (bando) estas mallegala. Poste Jakuza ne malaperis, sed nur iĝis pli malvidebla, kio estas relative facila, ĉar granda parto de Jakuza-entreprenado estis en laŭleĝaj kampoj kiel ekzemple labor-oficejoj aŭ maklerejoj pri grundo kaj konstruado.

Ankoraŭ hodiaŭ Jakuza kontrolas la drogonegocon en Japanio, krome la virinnegocon, prostitucion, hazardludon kaj armilnegocon. La kvartalo Kabukiĉo, kie Jakuza kontrolas la prostitucion, estas la pli sekura ol Reeperbahn aŭ iu alia tia kvartalo tutmonde. La Jakuza-sindikatoj havas grandan influon en amaskomunikiloj (aparte televido) kaj en profesia sporto kaj regas duonon de la merkato pri nemoveblaĵoj kaj grandan parton de la kapitalmerkato (Jakuza pruntas pli da mono al privatpersonoj ol ĉiuj japanaj bankoj kune, ĉar pruntado de mono estas malrespektata kaj japanoj preferas prunti anonime kaj kontraŭ altegaj interezoj ĉe Jakuza ol oficiale en banko).

Al Jakuza apartenas tri ĉefaj grupoj: Sumijoŝi-rengo kaj Janagawa-kai (ambaŭ en Tokio, kaj la pli malgranda Jamaguĉi-gumi (en Kobeo kaj Osako).

La bildo de Jakuza en la japana socio havas du vizaĝojn: unuflanke la romantikan bildon de patriota, lojala, helpema heroo kun idealoj de Samurajo, aliflanke la kreskantan perforton kiu pli kaj pli povas trafi normalan civitanon, kvankam la perforto ĝenerale okazas inter konkurencaj bandoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • eo - Ŝiozu Iĵiĉi: Jakuza, p.36-39
    en la libro de Ĵuniĉi Saga: Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo, eldonejo: Wydawnictwo Poligrafia, Jelena Gora, Pollando
    pri homaj sortoj kaj vivkutimoj en Japanio de la meza 20-a jarcento
  • de - Taro Yamada, Guido Keller (Hg.): Bizzaria. 555 japanische Eigenarten und Mafia-Adressen, Angkor Verlag, 2002. ISBN 3-936018-07-3
  • de - Wolfgang Herbert: Japan nach Sonnenuntergang. Unter Gangstern, Illegalen und Tagelöhnern, Berlin 2002, ISBN 3-496-02733-9
  • en - Peter B. E. Hill: The japanese mafia. Yakuza, mafia and the state, Oxford 2003.
  • en - David E. Kaplan: Yakuza. The explosive account of Japan's criminal underworld, Tokyo u. a. 1986.
  • de - Gabriele Kawamura: Yakuza. Gesellschaftliche Bedingungen organisierter Kriminalität in Japan, Pfaffenweiler 1994.
  • en - Mark Schilling: The yakuza movie book. A guide to Japanese gangster films, Berkeley 2003.
  • de - Saga Jun'ichi: "Der Yakuza" ISBN 3-929181-04-5

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti