Strekaj kanaoj

literaro por la japana lingvo, ĉefe uzata por fremdvortoj kaj nomoj de specioj
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Katakana.

La strekaj kanaoj (Katakana: カタカナ; Kanji: 片仮名; katakana “fragmentaj kanaoj”) estas unu el la tri japanlingvaj skribsistemoj, kune kun kanĝi kaj rondaj kanaoj (hiragana). Ili estas uzataj por transskribi la eksterlandajn vortojn, la proprajn nomojn, sciencajn nomojn de bestoj kaj plantoj, kaj la onomatopeojn. Oni povas ankaŭ uzi ilin por emfazi vortojn, kiujn oni normale skribas per kanĝi aŭ rondaj kanaoj (simile al kursiva en eŭropaj lingvoj).

Strekaj kanaoj

Tipo

silabaro
ISO 15924 Kana
silabaro
Dum 800 - nuntempe
vdr

Kanji (Ĉina skribo)

Kana (Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji (Latinigo)

Uzado redakti

Oni skribas per strekaj kanaoj :

  • eksterlandaj vortojn (plej ofte anglajn vortojn) :
    • ビール bīru : biero
    • フランス Furansu : Francio
    • ズボン zubon : pantalono (tiu vorto devenas tamen de la franca jupon (subjupo)) ;
  • onomatopeojn aŭ esprimajn vortetojn, kiuj ofte troviĝas en la japana (vidi ankaŭ la artikolon Mangao) :
    • フアフア fuafua : bruo de molaĵoj,
    • ペコペコ pekopeko : bruo de gluglo,
    • コケコッコ kokekokko : bruo de koko ;
  • nomojn de bestoj en sciencaj verkoj ; oni kutime prefere skribu ilin per kanĝioj aŭ rondaj kanaoj :
    • イルカ iruka : delfeno,
    • サル saru : simio ;
  • emfazatajn vortojn.

Oni povas skribi iujn japanajn vortojn per strekaj kanaoj por fari efekton, kiel mildigi la sencon. Ekzemple, ダメ (dame), kiu signifas tio ne decastio ne eblas, eventuale agresema vorto, povas esti skribata per strekaj kanaoj por aperi malpli abrupta.

Tabelo de la strekaj kanaoj redakti

 a / [a]  i / [i]  u / [ɯ]  e / [e]  o / [o]
 ka / [ka]  ki / [ki]  ku / [kɯ]  ke / [ke]  ko / [ko]
 sa / [sa]  shi / [ɕi]  su / [sɯ]  se / [se]  so / [so]
 ta / [ta]  chi / [cɕi]  tsu / [tsɯ]  te / [te]  to / [to]
 na / [na]  ni / [ni]  nu / [nɯ]  ne / [ne]  no / [no]
 ha / [ha]  hi / [hi]  fu / [ɸɯ]  he / [he]  ho / [ho]
 ma / [ma]  mi / [mi]  mu / [mɯ]  me / [me]  mo / [mo]
 ya / [ja]  yu / [jɯ]  yo / [jo]
 ra / [ɺa]  ri / [ɺi]  ru / [ɺɯ]  re / [ɺe]  ro / [ɺo]
 wa / [ɰa]  wi / [ɰi]  we / [ɰe]  wo / [ɰo] aŭ [o]
 n
 ga / [ga]  gi / [gi]  gu / [gɯ]  ge / [ge]  go / [go]
 za / [za]  ji / [ɟʑi] aŭ [ʑi]  zu / [zɯ]  ze / [ze]  zo / [zo]
 da / [da]  ji / [ɟʑi] aŭ [ʑi]  zu / [zɯ] aŭ [dzɯ]  de / [de]  do / [do]
 ba / [ba]  bi / [bi]  bu / [bɯ]  be / [be]  bo / [bo]
 pa / [pa]  pi / [pi]  pu / [pɯ]  pe / [pe]  po / [po]
キャ kya / [kʲa] キュ kyu / [kʲɯ] キョ kyo / [kʲo]
ギャ gya / [ɡʲa] ギュ gyu / [ɡʲɯ] ギョ gyo / [ɡʲo]
シャ sha / [ɕa] シュ shu / [ɕɯ] ショ sho / [ɕo]
ジャ ja / [ɟʑa] ジュ ju / [ɟʑɯ] ジョ jo / [ɟʑo]
チャ' cha / [cɕa] チュ chu / [cɕɯ] チョ cho / [cɕo]
ニャ nya / [ȵa] ニュ nyu / [ȵɯ] ニョ nyo / [ȵo]
ヒャ hya / [ça] ヒュ hyu / [çɯ] ヒョ hyo / [ço]
ビャ bya / [bʲa] ビュ byu / [bʲɯ] ビョ byo / [bʲo]
ピャ pya / [pʲa] ピュ pyu / [pʲɯ] ピョ pyo / [pʲo]
ミャ mya / [mʲa] ミュ myu / [mʲɯ] ミョ myo / [mʲo]
リャ rya / [ɺʲa] リュ ryu / [ɺʲɯ] リョ ryo / [ɺʲo]

Aliaj signoj redakti

  •  : sondaŭriga marko. Oni metas ĝin post vokalojn, por noti ke ili estas longaj.
  •  : ripetomarko. Oni uzas ĝin por eviti ripeton de kanao. Ekzemple, oni povas skribi クヽ anstataŭ クク.
  •  : ripetomarko por voĉaj silaboj. Ekzemple, oni povas skribi グヾ anstataŭ ググ.

Pliaj signoj redakti

Tiuj kombinaĵoj de strekaj kanaoj taŭgas por noti eksterlandajn vortojn uzantajn fonemojn ne-ekzistantajn japanlingve.

 a / [a]  i / [i]  u / [ɯ]  e / [e]  o / [o]
ウィ wi / [ɰi] ウェ we / [ɰe] ウォ wo / [ɰo]
ヴァ va / [va] ヴィ vi / [vi]  vu / [vɯ] ヴェ ve / [ve] ヴォ vo / [vo]
シェ she / [ɕe]
ジェ je / [ɟʑe]
チェ che / [cɕe]
ツァ tsa / [tsa] ツィ tsi / [tsi] ツェ tse / [tse] ツォ tso / [tso]
デュ dyu / [dʲɯ]
ティ ti / [ti] トゥ tu / [tɯ]
テュ tyu / [tʲɯ]
ディ di / [di] ドゥ du / [dɯ]
ファ fa / [ɸa] フィ fi / [ɸi] フェ fe / [ɸe] フォ fo / [ɸo]
フュ fyu / [ɸʲɯ]

Tiu tabelo ne montras ĉiujn kombinaĵojn : iuj estas efektive tre maloftaj aŭ kritikataj.

Ortografio redakti

Oni povas uzi la strekajn kanaojn por skribi japanajn vortojn: tiakaze la ortografiaj reguloj samas la regulojn de la rondaj kanaoj, notinde koncerne la vokalan daŭrigon (トウキョウ = ToukyouTōkyō (Tokio)). Notindas do, ke rōmaji (latinlitera transskribado) povas kaŝi iujn faktojn de la kanaa skribado.

Oni uzas, kiel ronda-kanae, kromsignojn (dakuten) kaj (handakuten) por estigi derivitajn silabojn (nigori) ( ka + ga).

Kvankam tiu skribado ne distingas majusklojn kaj minusklojn, ĝi uzas etajn signojn. Tiuj estas uzataj por krei silabojn, kiujn oni ne povus noti direkte (ĉu ili ekzistas japane, ĉu ne). La antaŭa kanao en kombinaĵo ne havas plenan silaban valoron (oni legu ilin senvokale). Ekzemple, ニャ ne legiĝas niya (kiu estus skribata ニヤ) sed nya. Pro fonetikaj evoluoj, oni konu ne ĉiam evidentajn ekvivalentojn : tiel チョ estas sone chi-yochyo, sed oni elparolas fakte cho. Plie, (tsu) estas uzata por noti duoblajn konsonantojn : ベッド legiĝas do beddo (lito, de la angla bed), kaj ne betsudo.

Kiam strekaj kanaoj taŭgas transskribi fremdajn vortojn aŭ sonimitojn, ili sekvas pliajn regulojn.

  • Unue, vokala daŭrigo estas ĉiufoje skribata per la sondaŭriga marko (horizontala streko en horizontala skribado, vertikala streko en vertikala skribado), ekzemple : フリー百科事典, furī hyakkajiten (libera enciklopedio), kie フリー estas fakte la fonetika transskribaĵo de la angla vorto free.
  • Novaj kombinaĵoj de etaj kanaoj estis inventitaj, por ebligi pli bone transskribi sonojn, kiuj ne ekzistas japane: tiel fu estas , kaj por la aliaj vokaloj oni uzas tiun kanaon, post kiu sekvas la vokalo: ファ fa, フィ fi, フェ fe, フォ fo.
  • Oni uzas ankaŭ (tsu) tiel : ツァ tsa, ツィ tsi, ツェ tse, ツォ tso.
  • Por skribi la konsonanton v, kiu ne ekzistas japane, oni uzas la specialan kanaon (vu) kaj, samametode, oni havas ヴァ va, ヴィ vi, ヴェ ve kaj ヴォ vo (tamen tiu metodo estas malofte uzata ; oni preferas ĝenerale ba, bi, bu, be kaj bo).
  • La kanao u estas uzata por : ウィ wi, ウェ we, ウォ wo (wu ne ekzistas, oni uzas simple  ; wa havas propran kanaon : ).
  • La silaboj, kiuj enhavas ch (ĉ), sh (ŝ), skribiĝas :
    • koncerne la vokalojn a, u, o, laŭ la normala regulo (kiel la rondaj kanaoj), tio estas skribante la kanaon kun -i, kaj poste etan ya, yuyo ;
    • koncerne la vokalon e, metante etan kanaon e post la silabon kun -i: チェ che, シェ she kaj ジェ je.
  • La silaboj ti kaj di estas notataj per tede sekvitaj de eta i: ティ ti kaj ディ di.
  • Fine, kiel rondaj kanaoj, la silaboj kun la duonvokalo y por la vokaloj a, u kaj o eblas por ĉiuj konsonantoj havantaj i-silabon (krom ji, shi kaj chi), aldonante al ĝi etan ya, yuyo.

Ekzemploj de streka-kanaaj vortoj :

  • デューティ・フリー = dyūti furī = senimposta (de la angla duty free)
  • エスペラント = Esuperanto = Esperanto
  • クリスマス = Kurisumasu = Kristnasko (de la angla Christmas)

Skribordo de strekaj kanaoj redakti

 
Skribordo de la strekaj kanaoj

La strekaj kanaoj, kiel ĉiuj ĉinaj kaj japanaj signoj, havas determinitan skribordon. Tiu ordo estas grava dum belskribado.

Origino redakti

 
Ĉiu kanao havas maldekstre la kanĝi-on, de kiu ĝi devenas. La parto, kiu naskis la kanaon estas ruĝe indikita.

La strekaj kanaoj estis kreitaj apartigante parton de samsona kanĝi: ili do estas simpligitaj formoj de ĉinaj signoj. Oni kreis ilin por faciligi la japanan skribon por tiuj, kiuj ne konis la ĉinan skribon. Ili aperis iom post la rondaj kanaoj (dum la Heian-epoko), ili origine taŭgis noti la elparolon de nekonataj ĉinaj signoj por budaistaj studentoj.

Ceteraĵo redakti

ISO 15924-kodo: Kana