Hentaigana

nenorma variaĵo de kanao

Hentaigana (変体仮名?), esperantigite hentajgano"nenormaj kanaoj", estas historiaj variantoj de hiragana. Kiel aliaj hiragana, ili devenas de man'yōgana, kiu estis kanĵioj uzataj por montri silabojn, ofte eĉ uzante po kelkajn malsamajn kanĵiojn por silabo. Ĉar man'yōgana estis treege komplika kaj malfacila por rapida skribo, eventuale ĝi simpliĝis en kursivajn formojn. Tiel aperis multaj variantoj de "rondaj kanaoj" (hiragana). Iuj devenas de malsamaj kanĵioj, uzataj por sama silabo en man'yōgana, sed ankaŭ multaj variantoj aperis pro samaj kanĵioj diverse kursivigitaj. Nun ĉiuj rondaj kanaoj, ne akceptitaj en aro de moderna norma hiragana estas konsiderataj hentajganoj.

Hentaigana

Tipo

silabaro
natura skribsistemo
Dum nekonata - nuntempe
vdr

Kanji (Ĉina skribo)

Kana (Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji (Latinigo)

Simboloj Hentaigana estis uzataj pli-malpli laŭvole kaj paralele kun norma hiragana ĝis 1900, kiam aperis unuigita normo de unu hiragana simbolo por unu silabo. Je 24.01.2009, eksternormaj hentaigana-j simboloj ne estas akceptitaj en Unikodo.

Deveno de hiragana silaba "n" redakti

 
Moderna hiragana n.

La hiragana "n" () devenas de kursiva formo de kanĵio 无. La reformo de jaro 1900 disigis la du uzojn deklaris ke nur estu uzata por /mɯ/ kaj nur por silab-finaĵa /n/. Antaŭe mankis aparta simbolo por silab-finaĵa /n/ kaj por ĝi estas uzata sama simbolo kiel por /mɯ/. La legantoj devis mem kompreni de kunteksto, kion la simbolo signifas en aparta okazo. La ambigueco konduktis al apero de neologismaj ekspresoj, kiuj baziĝas, fakte, je mislego. Ekzemple, iwan to suru "penas diri" estas mislego de mu kiel n (moderna japana vorto 言おう devenas de pli frua 言はむ ihamu).

Moderna uzo de hentaigana redakti

 
Sobao-vendejo kun signo kun hentaigana. La vorto kisoba estas skribita de dekstre maldekstren, komencante per kanĵio 生 ki kaj hentaigana-simboloj, devenintaj je man'yōganaso kaj 者 ba. (La lastan oni povas vidi en tabelo ĉi-sube). la nigra vertikala skribaĵo enhavas hentaigana-jn 奈 na kaj 可 ga (ambaŭ troveblaj en la tabelo) kaj ĉu kanĵio, ĉu hentajgano 井 wi.

Hentaigana ne plu estas vaste uzata, sed kelkaj maloftaj uzoj restas, aparte por montri tradician, klasikan, arkaan, ortodoksan naturon de io. Ekzemple, multaj sobao-vendejoj uzas hentajganon en vorto kisoba ĉe iliaj signoj. Ofte oni uzas hentajganon por manskribaj dokumentoj, aparte en klasik-kulturaj grupoj, kiel luktoartaj skoloj, etiketaj lernejoj, religiaj grupoj ktp. Ankaŭ hentajgano foje aperas en reproduktoj de klasikaj japanaj tekstoj por doni impreson de antikveco, same kiel gotika skribo estas uzata en la angla aŭ la germana. Nun, tamen, plimulto de japanoj ne scipovas legi hentajganon kaj nur memorigas la plej ofte uzatajn simbolojn el vendejaj signoj aŭ devenigas signifon el kunteksto.

Oni notu, ke hentai (変体: "varianto" aŭ "varieco") en la vorto hentaigana estas malsama de homonima vorto hentai (変態) por hentajo, kiu laŭlitere signifas 'perversio' aŭ 'perversiulo'.

Kelkaj ekzemploj de hentajganoj redakti

iuj de ĉi-subaj hentajganoj estas kursivaj formoj de samaj kanĵioj kiel modernaj normaj hiraganoj, sed alimaniere evoluintaj. Aliaj devenas de tute aliaj man'yōgana-kanĵioj. Por ĉiu simbolo estas donitaj fonta kanĵio, analoga norma hiragana simbolo kaj transskribo laŭ Rōmaji.

Pli da ekzemploj kaj informo troveblas en jenaj artikoloj de japanlingva vikipedio: ja:変体仮名 kaj ja:住民基本台帳収録変体仮名. Se vi regas la lingvon. bonvolu traduki el ili.

Eksteraj ligiloj redakti