Hentajo

Hentajo (japane: 変態 aŭ ヘンタイ [hentaj]; hepburne: hentai) estas japandevena vorto, kiu en tiu lingvo signifas "perverseco". Krome, hentai estas la nomo, kiun ricevas la mangaan kaj animean ĝenron montrantan ian pornografiaĵon.[1]

Aliseksema reprezento de hentajo
"Hentajo" en kanĝia skribo

La vorto hentajo estas tre disvastigita en okcidentaj landoj, kie ĝi estas plej ofte uzata kiel slangvorto por bildliteraturo (mangao) aŭ animaciaj filmoj aŭ iu alia tipo de desegnaĵo, devena el Japanio kaj karakterizita de pornografia enhavo. Tamen, japanoj kutime uzas aliajn ekvivalentojn kiel 18禁 [juhaĉi-kin], signifanta malpermesata ĝis 18-jariĝo, aŭ mangao por plenkreskuloj (成人漫画 [seiĝin manga]).[2]

Same kiel okazas kun ordinara animeo, la plejmulto de hentajaĵoj baziĝas sur jam kreitaj mangaoj aŭ komputilaj ludoj (エロゲ [eroge], erotika ludo). Ĝenerale, hentajaj animeoj estas pli malbonkvalitaj ol ordinaraj animeoj; ĉu pro la kvanto de animaciaj detaloj, ĉu pro la nesufiĉa kaj misa intrigo. Tamen, iuj intrigoj povas esti sufiĉe kompleksaj kaj interesaj, pro tio iuj animeoj ricevis laŭdojn kaj akiris honorstatuson.[3][4] La hentajaj produktaĵoj ne estas destinitaj al televida elsendo, do ili estas vendataj sub la formo de OVA (animaciaĵoj por hejma video-distribuo, en VHSDVD). Ekzistas granda kvanto da mangaoj kaj animeoj, ne rilataj al hentajo, kiuj ja entenas erotikajn, sekse ŝercajn aŭ pikajn scenojn, nomataj eĉio.

Etimologio redakti

Hentajo (変態) estas kanĝio el 変 ([hen] signifas "stranga") kaj 態 ([taj] signifas "stato" aŭ "trajto"). Origine ĝi signifas metamorfozon, kun la aldonaj seksumaj signifoj de "perverseco" kaj "nenormaleco". Eĉ se la termino etendiĝis por kovri grandan diversecon de aŭdvidaĵoj, inkluzivante samseksemajn publikigaĵojn, ĝi ankoraŭ estas ĉefe aliseksema vorto. Tial ekzistas aliaj specifaj vortoj por samseksemaj ekvivalentoj (jaojo, jurio).

Historio redakti

La plejmulto de fakuloj samopinias, ke la erotika mangao naskiĝis en la Edo-epoko (1600-1868), kiam aperis nova tendenco en pentrarto: ukijo. Erotikaj presaĵoj (nome ŝungo) estis malpermestiaj post la Meiĵi-reformo (1868).[5]

La nuntempa hentajo disvolviĝis en la 1970-a jardeko. Unu el la pioniroj de la mondo de erotika mangao estis Go Nagai, kies humura 1969-a verko Harenchi Gakuen (Fifama lernejo) estis severe kritikita pro sia vulgareco, kaj instigis gepatrajn asociojn al protestoj.[6]

La monda malkovro de ĉi tiu tipo de animeo kaj literaturo okazis je la fino de la 80-aj jaroj, ĉefe danke al la disvastiĝo de Interreto. Hentajo iĝis vaste konata kaj populara en Ameriko kaj Eŭropo, kie multaj el tiuj produktaĵoj ricevis oficialan eldonon kaj eĉ estis elsenditaj televide en iuj landoj.[7][8] Tamen, iuj japanaj artaj decidoj (kiel desegnado de junaspektaj personoj, manko de pubhararo kaj naivaj, junecaj voĉoj) igis la animeojn esti cenzuritaj ekster Japanio, ĉu per fortranĉado de scenoj aŭ per ŝanĝo de dialogoj en dublado (ekz. de "lernejano" al "studento").

Subĝenroj redakti

Ene de hentajo troviĝas multaj subĝenroj, klasifikitaj laŭ temo kaj enhavo de la verko. Multaj el ili rilatas aŭ respondas al krudaj kontraŭleĝaĵoj (pedofilio, seksperforto). Jen iuj:

Esperanta traduko Hepburna nomo Japana nomo Priskibro
Jaojo Yaoi [jaoj] やおい / ボーイズ ラブ / ビーエル Vira samseksemo.
Jurio Yuri [juri] 百合 Ina samseksemo.
Lolikono Lolicon [lolikon] ロリコン Ĝi karakteriziĝas pro apero de neplenaĝaj knabinoj.
Ŝotakono Shotacon [ŝotakon] ショタコン Ĝi karakteriziĝas pro apero de neplenaĝaj knaboj.
Kata ino Nekomimi 猫耳 Homaj virinoj kun felisaj trajtoj (vosto, oreloj).
Dusekseco Futanari ふたなり Virinoj, kiuj posedas viran generilon, kun aŭ sen vagino.
Incesto Konshinsōkan [konŝinsokan] 近親相姦 Seksumo kun familianoj.
Adulto Netorare 寝取られ Seksa malfideleco.
Tentakla torturo Shokushuzeme [ŝokuŝuzeme] 触手責め Tentaklohavaj kreitaĵoj seksumantaj kun inoj, aŭ pli malkutime, kun viroj.

Referencoj redakti

  1. https://www.liveabout.com/hentai-definition-145446
  2. Frederik L. S. (1996). Dreamland Japan: Writings on Modern Manga. Stone Bridge Press. p. 95. ISBN 978-1-880656-23-5.
  3. Napier, Susan J. Anime from Akira to Princess Mononoke. p. 21.
  4. https://animeukiyo.com/hentai-anime-with-best-plots/ Arkivigite je 2022-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Lloyd, Fran (2003). Consuming Bodies: Sex and Contemporary Japanese Art. Reaktion Books. p. 55. ISBN 978-1861891471.
  6. Ito, Kinko (2005). A History of Manga in the Context of Japanese Culture and Society. Wiley Periodicals. pp. 456-475.
  7. https://www.lavanguardia.com/television/20180908/451684053083/dia-lasexta-denunciada-emitir-comic-erotico-japon.html
  8. https://www.manga-news.com/index.php/actus/2008/11/13/Les-serie-animees-sexy-prennent-dassault-Paris-Premiere

Vidu ankaŭ redakti