Samseksemo en Japanio

(Alidirektita el Jaojo)

Registroj de viroj, kiuj seksumas kun viroj en Japanio datiĝas en la antikvaj tempoj. Okcidentaj fakuloj identigis tiujn kiel pruvo de samseksemo en Japanio.

Kitagawa Utamaro, "Kliento lubrikanta prostituiton", fine de la 18a jarcento

Antikva Japanio redakti

Shudō redakti

Shudō ("La vojo al vira samseksemo (nanshoku)") estas malnova termino por vira samseksemado. "Dō" signifas "vojon" kiel "dō" en Judō (esperante ĵudo) aŭ "tō" en shintō (ŝintoo au ŝintoismo), kaj tio estis iom respektita.

Wakashu, Kagema redakti

Wakashukagema estas juna kaj bela (aŭ nomata bishōnen) virprostituito, kiu ankaŭ estis aktoro de Kabuko en la epoko Edo.

Samseksemo en moderna Japanio redakti

Shotakon redakti

 
Mangaa ŝotakono

Ŝotakono[mankas fonto]Shotakon (japane: ショタコン, mallongige Shota) estas japana vorto por seksa komplekso en kiu plenkreskulo, viro aŭ virino, sentas sin sekse altirita al pli juna knabo aŭ inverse. En la okcidenta mondo, la vorto estas uzata por specife aludi la animeonmangaon montrantan antaŭadoleskajn aŭ adoleskajn knabojn kune kun pli maljunaj roluloj altiritaj al knaboj.

Bishōnen redakti

 
Mangaa biŝonen

Bishonen (japane: 美少年 [biŝonen], laŭlitere: bela knabo/junulo) signifas specifan japanan estetikan koncepton de la idealbildo de bela juna viro. Normale la japana prefikso "bi" specife temas pri ineca beleco (ekzemple japana vorto "美人" [biĵin] (laŭlitere: bela homo) signifas belan virinon). La biŝonen estas junulo tipe tre maldika, malmultmuskola, kun pinta mentono kaj ineca aŭ androgina aspekto. La ina varianto nomiĝas Bishōjo.

La estetiko de la biŝonen komenciĝis kiel la idealo de juna samseksema amanto. Ĝi daŭras hodiaŭ aparte en

  • ŝonen-animeo 少年アニメ [ŝonen anime] (laŭlitere: knaba/junula animeo) estas animeo por knaboj/junaj viroj,
  • ŝonen-mangao 少年漫画 [ŝonen manga] (laŭlitere: knaba/junula animeo) estas mangao por knaboj/junaj viroj,
  • ŝoĝo-animeo 少女アニメ [ŝoĵo anime] (laŭlitere: knabina/junulina animeo) estas animeo por knabinoj/junaj virinoj,
  • ŝoĝo-mangao 少女漫画 [ŝoĵo manga] (laŭlitere: knabina/junulina animeo) estas mangao por knabinoj/junaj virinoj.

Biŝonen aperas ofte en animeoj kaj mangaoj kun elementoj de ŝonen-aj 少年愛 [ŝonen-ai] (laŭlitere: junula amo), kaj en tiuj de la pornografia tipo — en jaojo.

Shōnen-ai redakti

Shōnen-ai (japane: 少年愛 [ŝonen-ai], laŭlitere: knaba/junula amo) en la mondo de animeo kaj mangao estas la traktadon de amo inter adoleskantaj knaboj aŭ junaj viroj, kutime inter biŝonen-oj (美少年 [biŝōnen], "belaj junuloj"). Ŝonen-aj estas kutime taksata malpli aŭdaca aŭ seksumeca, ol jaojo.

En Japanio la forta amikeco (aŭ amo) inter junuloj estas populara temo precipe inter lernantoj, kaj ofte troviĝas en mangaoj kaj animeoj.

Yaoi redakti

Jaojo[mankas fonto]Yaoi (やおい [jaoi], de yama nashi, ochi nashi, imi nashi — "neniu pinto, neniu signifo, neniu resolvo") unue signifis populare desegnitan mangaon (precipe doĝinŝi-mangaon), kiu konverĝis pri seksa rilato inter du viraj roluloj, aparte inter du biŝonen-oj. Tamen efektive la termino ofte estas uzata pli ĝenerale por vir-plus-vira seksa aŭ romantika enhavo ie ajn en la mondo de animeo, mangao; ofte de pli aŭdaca eco, ol ŝonen-aj, iufoje irante ĝis enhavi hentajon.

Kelkaj el la roluloj, kiuj plej ofte estas temoj de jaojo inkluzivas: Kaŭoru kaj Ŝinĝi el "Neon Genesis Evangelion"; la roluloj de "Gundam Wing", aparte Heero kaj Duo; la knaboj de "Weiss Kreuz"; Vinsent, Sefirot kaj Klod de "Final Fantasy"; kaj Subaru, Sejŝiro, Kamuj, kaj Fuma de "X/1999".

Vidu ankaŭ redakti