Ŝoĝo-aj (japane: 少女愛 [ŝōĝo-aj]; hepburne: shōjo aishoujo ai, laŭlitere: knabina/junulina amo), signifas en la mondo de animeo kaj mangao la traktadon de amo inter adoleskantaj knabinoj aŭ junaj virinoj, principe inter biŝoĝoj (美少女 [biŝōĝo], "belaj junulinoj"). Ŝoĝo-aj estas kutime taksata malpli aŭdaca aŭ seksumeca, ol jurio.

En Japanio la romantika amo inter junulinoj, estas populara temo, precipe inter lernantinoj kaj inter junaj dommastrinoj, kaj ofte troviĝas en mangaoj kaj animeoj.

Orient-azia uzado de la vorto redakti

En Japanio, Koreio kaj Ĉinio la esprimo 少女愛 [ŝōĝo-aj] havas alian signifon, ĝi signifas la pederastinan amon inter plenkreskulino kaj knabino. Por la mangaa senco de ŝōĝo-aj la japanoj, koreoj kaj ĉinoj uzas anstataŭe pseŭdo-anglan esprimon "Girls' love" (knabina amo; japanigo: ガールズラブ [gāruzu rabu]) aŭ mallongigon GL.

Ekzemploj redakti

La sekvaj animeaj serioj kiuj enhavas elementojn de Ŝoĝo-aj:

Vidu ankaŭ redakti