Eĉio

Eĉio (japane: エッチ [eĉĉi]; hepburne: etchiecchi) estas ĝenro de animeo kaj mangao, kies ĉefa specialaĵo estas montro de erotikaj scenoj. Kontraste al hentajo, eĉio ne montras seksan rilaton rekte. Ĝi demonstras erotikajn scenojn kun diversaj gradoj de malkaŝeco, depende de aĝo de la celata spektantaro, ĝi enhavas aludojn al tiuj rilatoj aŭ vidaĵojn de kaŝaj lokoj de la homa korpo.

Junulino, prezentita en eĉio
La ĉefa krea maniero de eĉio estas fan-servo (angle: fan service), tio estas uzado de diversaj aludoj al erotiko, ekzemple montro de junulina rolulo en plursencaj pozoj kaj uzado de tiuj vidanguloj, tiel ke la spektanto vidas subveston de la persono. La speciala akcento estas farata al mamoj kaj virinaj gluteoj, kiuj ofte estas prezentataj pligrandigitaj. Oni montras diversajn embarasajn situaciojn, en kiujn trafas la vira rolulo: hazarda senintenca apero en virina banejo aŭ vestejo, falo sur junulinon, okaza trafo de lia mano sur interesa loko de junulina korpo kaj simile.

Ĉio ĉi faras la animeon pli interesa aŭ pli ekscita precipe por la juna vira spektantaro. Tamen malgraŭ tio la ĉefaj temoj kaj ideoj de animeo kutime ne dependas de ĝia eĉia aspekto. En tiu ĝenro oni povas krei animeon pri lernantoj same kiel pri spionoj aŭ magiistoj, pri amo same kiel pri milito aŭ esplorado de murdoj.

Etimologio redakti

La vorto "eĉĉi" estas japana maniero prononci la anglan literon "H" (ejĉ). En sia vico, tiu litero estas mallongigo de la vorto "hentaj", kaj iam la vorto "H" [eĉĉi] estis uzata por pornografio, estante sinonimo de la vorto "変態" [hentaj]. Ekzemple oni uzas "Hな映画" [eĉĉi na ejga] por "pornografia filmo". Do la vorto "eĉĉi" estas derivaĵo de la vorto "hentaj", kiu ricevis specialan signifon en la animea kulturo.

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti