Reĝina Klingo

(Alidirektita el Queen's Blade)

Reĝina Klingo (angle: Queen's Blade, japane: クイーンズブレイド [Kuīnzu Bureido]) estas japanaj serioj de ludolibroj en la ĝenro fantasto, eldonitaj de la firmao "Hobby Japan". Ili estas bazitaj sur la serioj de usonaj ludolibroj "Lost Worlds". Sur bazo de roluloj de la lud-libroj "Reĝina Klingo" estas eldonitaj mangailustritaj romanoj, mangaoj kaj animeoj.

Reĝina Klingo
Originala titolo Queen's Blade
クイーンズブレイド
[Kuīnzu Bureido]
Produktadlando Japanujo
Originala lingvo japana
Ĝenro fantasto, eĉio, aventuro
Por kiu sejnen
Mangailustrita romano
Reĝina Klingo: Glavo de Unikorno
Originala titolo Queen's Blade: Sword of Unicorn
Aŭtoro Okita Ejĝi
Ilustristo Ejŭa
Publikiginto Hobby Japan
Aperdatoj 1a de majo 2007 —
1a de novembro 2008
Volumoj 5
Mangailustrita romano
Akra-batalo! Reĝina Klingo
Originala titolo Gekitō! Queen's Blade
Aŭtoro Okita Ejĝi
Ilustristo Akaga Hirotaka
Publikiginto Hobby Japan
Aperdatoj 1a de marto 2008
Mangao
Reĝina Klingo: Kaŝiĝu kaj serĉu
Originala titolo Queen's Blade: Hide & Seek
Ilustristo Nanazuki Iku
Publikiginto Kadokawa Shoten
Magazino Comp Ace
Aperdatoj 26a de Oktobro 2007 —
26a majo de 2010
Volumoj 5
Mangao
Batalo de Reĝina Klingo
Originala titolo Queen's Blade Struggle
Ilustristo AstroguyII
Publikiginto ASCII Media Works
Magazino Dengeki Black Maoh, Dengeki Mao
Aperdatoj 27a de marto 2009
Volumoj 4
Mangao
Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto
Originala titolo Queen's Blade: Exiled Warrior
Ilustristo Kikkaŭa Kabao
Publikiginto Media Factory
Magazino Monthly Comic Alive
Aperdatoj 23a de februaro 2009 —
23a de januaro 2010
Volumoj 3
Animeo (tv)
Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto
Originala titolo クイーンズブレイド 流浪の戦士
Reĝisoro(j) Joŝimoto Kinĝi
Studio(j) Arms
Scenaro Joŝimoto Kinĝi
Muziko Jokojama Masaru
Televidaj retoj AT-X, Chiba TV, Sun Television, Tokyo MX
Aperdatoj 2a de aprilo 2009
26a de junio 2009
Epizodoj 12
Mangailustrita romano
Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto
Originala titolo Queen's Blade: Exiled Warrior
Aŭtoro Okita Ejĝi
Ilustristo Mijazaŭa Cutomu
Publikiginto Media Factory
Aperdatoj 1a de aŭgusto 2009 —
1a de oktobro 2009
Volumoj 2
Animeo (tv)
Reĝina Klingo: Heredanto de la trono
Originala titolo クイーンズブレイド 玉座を継ぐ者
Reĝisoro(j) Joŝimoto Kinĝi
Studio(j) Arms
Scenaro Joŝioka Takao
Muziko Jokojama Masaru
Televidaj retoj AT-X, Tokyo MX, Chiba TV, Sun Television
Aperdatoj 24a de septembro 2009 —
10a de decembro 2009
Epizodoj 12
Animeo (ova)
Reĝina Klingo: Belaj Batalantinoj
Originala titolo クイーンズブレイド 美しき闘士たち
Reĝisoro(j) Joŝimoto Kinĝi
Studio(j) Arms
Scenaro Ŝirone Hideki, Ito Miĉiko, Joŝioka Takao, Takeuĉi Toŝimicu
Aperdatoj 8a de aŭgusto 2010 —
9a de januaro 2011
Epizodoj 6
Daŭro 30 min.
Animeo (tv)
Reĝina Klingo: Ribelo
Originala titolo クイーンズブレイド リベリオン
Reĝisoro(j) Joŝimoto Kinĝi
Studio(j) Arms
Aperdatoj aprilo 2012 — junio 2012
Epizodoj 12
vdr

La anime-seriaro rezultis al plursenca reago, ĉar la plimulto de heroinoj estas prezentitaj tie kun minimuma kvanto de vesto kaj dum la grandnombraj bataloj ili kutime seniĝas je tiu minimuma vesto.

Intrigo redakti

En ĉefurbo de granda imperio unufoje dum ĉiuj 4 jaroj okazas speciala turniro "Reĝina Klingo", kie partoprenantinoj batalas inter si. La venkintino de tiu turniro iĝas nova reĝino regonta la imperion.

De ĉiuj ekstremoj de la lando venas bravaj junulinoj, dezirantaj batali por la trono de reĝino. Ili ĉiuj havas diversaj celoj: protekti sian popolon aŭ sociklason, provi sian forton aŭ eĉ reklami sian armilon. Tamen la nuna reĝino ne deziras fordoni sian tronon. Krome, venas servantinoj de Marĉa Sorĉistino, kiu ordonis al ili rompi la turniron.

La ĉefa heroino Rejna estas filino de grafo, ŝi eskapas el hejmo por vagi ĉirkaŭ la lando. Malgraŭ tio, ke la grafa armeo estas same forta kiel la armeo de la reĝino, ke grafo pretas forpreni la tronon perforte kaj doni la imperion al Rejna kiel heredaĵo, Rejna partoprenas en turniro por provi siajn kapablojn.

Produktoj redakti

Lud-libroj redakti

Animeo redakti

  • Televida serio Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto, japane: クイーンズブレイド 流浪の戦士, angle: Queen's Blade: Wandering Warrior or Queen's Blade: The Exiled Virgin, 2a de aprilo 2009 — 26a de junio 2009, 12 epizodoj.
  • Televida serio Reĝina Klingo: Heredanto de la trono, japane: クイーンズブレイド 玉座を継ぐ者, angle: Queen's Blade: Inheritor of the Throne or Queen's Blade 2: The Evil Eye, 24a de septembro 2009 — 10a de decembro 2009, 12 epizodoj.
  • OVA Reĝina Klingo: Belaj Batalantinoj, japane: クイーンズブレイド 美しき闘士たち, angle: Queen's Blade: Beautiful Fighters 8a de aŭgusto 2010 — 9a de januaro 2011, 6 epizodoj.
  • Televida serio Reĝina Klingo: Ribelo, japane: クイーンズブレイド リベリオン, angle: Queen's Blade: Rebellion, aprilo 2012 — junio 2012, 12 epizodoj.

Mangao redakti

  • Reĝina Klingo: Kaŝiĝu kaj serĉu, japane: クイーンズブレイド -Hide&Seek-, angle: Queen's Blade: Hide & Seek, 26a de Oktobro 2007 — 26a majo de 2010, 5 volumoj.
  • Batalo de Reĝina Klingo, japane: クイーンズブレイド ストラグル, angle: Queen's Blade Struggle, 27a de marto 2009, 4 volumoj.
  • Reĝina Klingo: Ekzilita Batalisto, japane: クイーンズブレイド 流浪の戦士, angle: Queen's Blade: Wandering Warrior or Queen's Blade: Exiled Warrior, 23a de februaro 2009 — 23a de januaro 2010, 3 volumoj.

Mangailustrita romano redakti

  • Reĝina Klingo: Glavo de Unikorno, presita de "HJ Bunko" (HJ文庫), 1a de majo 2007 —
    1a de Novembro 2008, 5 volumoj
  • Akra-batalo! Reĝina Klingo (激闘!クイーンズブレイド), presita de "HJ Bunko" (HJ文庫), 1a de marto 2008.
  • Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto, presita de "HJ Bunko" (HJ文庫), 1a de aŭgusto 2009 —
    1a de oktobro 2009, 2 volumoj.

Videoludo redakti

  • Rolludo Reĝina Klingo: Spirala Kaoso, japane: クイーンズブレイド スパイラルカオス [Kuīnzu Bureido Supairaru Kaosu], angle: Queen's Blade: Spiral Chaos, kreita de "Bandai Namco Games" por "PlayStation Portable", 17a de decembro 2009.

Roluloj redakti

  • Rejna, Vaganta batalisto (流浪の戦士 レイナ [Rurō no senŝi Reina])
SejuoKaŭasumi Ajako

La ĉefa heroino, meza filino de grafo Ŭans kaj lia heredanto. Ŝi ne ŝatas grafeca vivo kaj ŝi eskapas el sia hejmo por serĉi aventuroj.

  • Tomoe, Batala miko (sorĉistino) (武者巫女 トモエ [Muŝa miko Tomoe])
SejuoNoto Mamiko

Miko el fara lando "Hinomoto" [1] (Miko estas ŝintoisma pastrino-virgulino kaj sorĉistino). Ŝi decidis partopreni en la turniro "Reĝina Klingo" por iĝi reĝino kaj protekti sian landon de subpremo de nunaj rangulaj.

  • Ŝizuka
SejuoNabatame Hitomi

Ninĝino, kiu akompanas Tomoe-n dum ŝia vojaĝo.

  • Nanael, anĝelo de espero (光明の天使 ナナエル [Kōmjō no tenŝi Nanaeru])
SejuoHirano Aja

Anĝelino,kiu havas sufiĉe netolereblan karakteron. Komence ŝia tasko estis transsendado de la bataloj, sed poste ŝi mem iĝas partoprenantino de la turniro.

  • Risti, Nobla rabisto de la dezerto (荒野の義賊 リスティ [Areno no gizoku Risuti])
SejuoKajda Juko

Estrino de bando de rabistoj, Ŝi zorgas pri malfortaj kaj malriĉaj. Ŝi volas iĝi reĝino por protekti ilin. Faris rimarkeblan influon al Rejna.

  • Erina, Komandanto de gvardio (近衛隊長 エリナ [Konoe-taiĉō Erina])
SejuoMizuhaŝi Kaori

Malpliaĝa fratino de Rejna kaj estro de individua gardo de grafo. Ŝi amas Rajna-n kaj ĉiumaniere penas revenigi ŝin hejmen.

  • Klodet, Fulmotondra generalo (雷雲の将 クローデット [Raiun no ŝō])
SejuoTanaka Acuko

La plej aĝa filino de grafo. Estante bastardo, ŝi ne estas lia heredanto. Estras armeon de grafo.

  • Ekidna, Veterana soldulino (歴戦の傭兵 エキドナ [Rekisen no jōhei Ekidona])
SejuoKajda Juki

Sperta "sovaĝa elfino" kaj soldulino, vivinta jam kelkajn jarcentojn. Ŝi portas serpento, kiun ŝi uzas kiel subvesto kaj nomas "Kerutan-kun".

  • Irma, Murdisto el "Kojnodento". (牙の暗殺者 イルマ [Kiba no ansacuŝa Iruma])
SejuoKano Jui

Murdistino el trupo "Kojnodento", apartenanta al la reĝino. Lernantino de Ekidna.

  • Nova, Gardanto de arbaro (森の番人 ノワ [Mori no bannin Noŭa])
SejuoTakahaŝi Mikako

Tre juna elfino, gardanta arbaron. Kutime ŝin akompanis simieto Ru.

  • Arejn, Batala instruisto (戦闘教官 アレイン [Sentō-kjōkan Arein])
SejuoKitamura Eri

Sperta elfino, instruisto de Nova.

  • Katrea, Armilistino (武器屋 カトレア [Bukija Katorea])
SejuoJuzuki Rjoka

Eks-batalistino kaj nun majstrino de forĝado de glavoj. Ŝi partoprenas en la konkurso "Reĝina Klingo", dezirante trovi sian perdiĝantan edzon, nomata Oŭen.

  • Lana
SejuoKugimija Rie

Filo de Katrea, kiun ŝi ĉiam prenas kun si, eĉ en batalon.

  • Jumiru, Ŝtala Princino (鋼鉄姫 ユーミル [Kōtecu-hime Jūmiru])
SejuoSajto Ajaka

Gnomino, faranta armilon, konkurante kontraŭ Katrea. Ŝi partoprenis en la turniro "Reĝina Klingo" por reklami sian armilon.

  • Merona, Mil-forma murdistino (千変の刺客 メローナ [Senpen no ŝikaku Merōna])
SejuoKugimija Rie

Servantino de Marĉa Sorĉistino (沼地の魔女). Ŝi povas aliformiĝi al iu ajn, aparte al siaj malamikoj. Ŝia origina formo aspektas kiel roz-kolora bela junulino kun kuniklaj oreloj.

  • Ajri, Loganta al mortmondo (冥土へ誘うもの アイリ [Mejdo-e izanau-mono Airi])
SejuoIto Kanae

Servantino de Marĉa Sorĉistino. Ŝi estas spirito kun junulina aspekto. Surhavas uniformo de ĉambristino[2], kvankam ŝia vesto estas nur videbleco. Ŝi bezonas nutri sin per viv-energio de homoj por subteni siajn fortojn. Dum manko de tiuj fortoj komencas malaperi ŝia vesto kaj poste ŝi mem.

  • Menasu, Antikva Princino (古代の王女 メナス [Kodai no ōĝo Menasu])
SejuoGoto Juko

Servantino de Marĉa Sorĉistino. Ŝi estas princino de antikva reĝlando "Amara" (memoriganta la antikvan Egiption), malaperinta antaŭ kelkaj jarmiloj. Ŝi estas obsedita de ideo renaski sian reĝlandon.

Referencoj redakti

  1. "Hinomoto" estas alia maniero por prononci la japanan vorton "日本", kiu signifas Japanion
  2. La vorto "冥土" (mortmondo, mondo de mortintoj) prononcis sam-maniere kiel "メイド" (ĉambristino, de angla "maid")