Dublado

Dublado kutime signifas filmdubladon, nome la aldonon aŭ anstataŭigon de sono (kutime la voĉojn de originalaj aktoroj) en alian lingvon dum post-produktado de filmmaterialo, per egalaj aŭ similaj dialogoj.

Registrado de voĉoj

La vorto dublado povas signifi:

  1. Anstataŭigo de la vortoj de la aktoroj en filmo pere de sonregistrado en alia lingvo, provante respekti la longecon de la frazoj, la similecon de voĉoj kaj eĉ la lipmovojn, ĉu pere de eksterscena voĉo aŭ voĉa anstataŭigo. Iuj preferas ĝin al subtekstoj, ĉar ĝi permesas al la spektanto koncentriĝi en la ekrana agado sen legi la subtekstojn. Vidu ankaŭ: voĉoaktorado, japana voĉaktoro.
  2. Stuntado (ne en PIV: anstataŭado de (kutime fama) aktoro en filmo per alia aktoro (dublanto), en scenoj en kiuj tiu homo ne volas (aŭ ne povas) ludi la ĉefan rolon (ĉar ili estas danĝeraj, erotikaj, tro fakaj, ktp).

Kvankam oni povas opinii utila la ideon havi du fakajn specifajn vortojn, oni ne povas taksi tiun vorton "ambigua" pro la fakto ke ambaŭkaze, temas pri anstataŭigo de aktoro, ĉu por la sono, ĉu por la bildo, fare de alia aktoro.

La monda tago de dublado okazas la 12-an de junio.

HistorioRedakti

 
Ruĝo: Landoj kie oni kutime dublas ĉiujn aŭdvidaĵojn. Bluo: Dublado nur uzata por por-infanaj aŭdvidaĵoj. Flavo: En Rusio oni dublas precipe animaciaĵojn, se ne, oni uzas lektorojn. La situacio estas simila en Pollando, Ukrainio, Litovio... Violkoloro: Landoj kiuj kelkafoje faras siajn proprajn versiojn, sed kutime uzas la version de aliaj landoj pro la lingva simileco. Oranĝo: Miksita "hazarda" sistemo (subtekstoj kaj dubladoj). Ĉiel-bluo: En Belgio oni uzas la francan dublaĵon aŭ subtekstojn, depende de la regiono. Kelkafoje oni ankaŭ produktas flandrajn dubladojn por animaciaĵoj.

La silenta filmo estis internacia verko facile eksportebla. La alveno de la sonkino fine de la 1920-aj jaroj kreis lingvan baron kaj minacis fragmenti la kinematografian mondon. Krome, oni opiniis, ke la montrado de sonaj filmoj en fremdaj lingvoj prezentas minacon al la propraj lingvoj kaj kulturoj de kelkaj landoj.

La filmindustrio do komencis eksperimenti per diversaj metodoj por allogi internacian spektantaron. Inter la unuaj sonfilmoj estis multaj filmoj kun kantoj kaj dancoj, en kiuj oni apenaŭ parolis. La studioj celis registri plurfoje la saman filmon por diversaj landoj, en pluraj lingvoj kaj kun diversaj aktoroj[1]. Tiu samtempa produktado estis komence konsiderata kiel la solvon de la lingvaj problemoj, sed ĝi poste devis cedi al la premo de dublado kaj subtekstigo.

Kelkaj eŭropaj landoj, precipe pro naciismaj kialoj, elektis dubladon kiel maniero plifortigi la nacian identecon. Benito Mussolini malpermesis la montradon de ĉiuj filmoj ne dublitaj en la italan, kaj kelkaj aliaj eŭropaj landoj ankaŭ enkondukis protektismajn rimedojn, kiel Francisco Franco en Hispanio[1]. Male, Salazar malpermesis dubladon en Portugalio en la jaro 1948, kie nuntempe ĉiuj aŭdvidaĵoj (krom tiuj, kies publiko estas infanoj) estas subtekstigitaj.

Komence, la materialo per kiu oni laboris dum la registrado de voĉo estis fota materialo kaj ne cifereca, kaj la dublistoj estis radiaj kaj teatraj aktoroj, kompreneble ili ne estis spertaj pri tiel nova metodo.

Post semajnoj en kiuj la aktoroj devis enmemorigi la dialogojn de plurajn paĝojn de la scenaro, oni devis registri per mikrofono en studio, unu sceno post la alia. La registrado de ĉiu sceno devis esti farita sen halto, la aktoroj parolantaj unu post la alia, kvazaŭ teatraĵo. La eraro de unu el la aktoroj prezentis la perdon de tiu fota materialo, do devis rekomenci la registrado de la sceno.

Lingva 'malegaleco'Redakti

Subtekstigosupratekstigo permesas ke la spektanto povas aŭdi ankoraŭ la originale parolatan lingvon en filmo aŭ serio, tiele helpante ankaŭ en la lernado de fremdaj lingvoj, kvankam subtekstoj ne funkcias en ĉiuj merkatoj, ekzemple ne kun la usona, germana, franca aŭ hispania filmpubliko[2]. Subtekstigo povas esti ankaŭ preferata tekniko pro respekto al la aliaj lingvo kaj kulturo.

Nur kelkaj lingvoj superregas en la monda filmomerkato kaj ekonomie profitas el tio. Novaj elsendflukanaloj kiel Netflix, kiu pli kaj pli rete ofertas filmojn, ne emas oferti filmojn en aliaj lingvoj krom la angla (la unua escepto estas en 2020 kun la filmo Parasite el Sud-Koreio, kiu ricevis Oskar-premion), ĉar la spektantaro ne plu emas spekti fremdlingvajn filmojn aŭ seriojn se ili ne estas dublitaj, ekzemple How To Sell Drugs Online (Fast) aŭ "La Casa de Papel"[3]. Same, aliaj similaj servoj estonte malpli emas preni riskojn kun filmoj en aliaj lingvoj krom la angla [2].

La plejmulto de la landoj en la mondo kun loka(j) lingvo(j) ne sufiĉe parolata(j) ne povas permesi al si multekostan fareblan filmdubladon (alivorte, ne estas sufiĉa merkato por ĝi), tio limigas ilin al nura subtektstigo aŭ eksterscena voĉo. Tamen, la plejmulto de ne-anglalingvaj landoj (en Eŭropo ĉefe Germanio, Francio, Hungario, Italio, Ĉeĥio kaj Hispanio) kun sufiĉe granda loĝantaro dublas ĉiujn eksterlandajn filmojn en sian nacian lingvon por kineja aŭ hejma distribuado. En tiuj landoj, homoj alkutimiĝas al dublitaj filmoj.

Lingva pedagogio kaj kritikoRedakti

Dublado pligrandigas la vortprovizon de la propra lingvo de la spektanto. Subtekstoj, aliflanke, taŭgas por legado kaj por la scio de aliaj lingvoj, sed ili multfoje estas simpligitaj versioj de la originalaj dialogoj, kiuj forlasas kelkajn vortojn por faciligi la rapidan legadon[4]. Tamen, tio ankaŭ okazas en dublado. Celante la pligrandigon de la scio de eksterlandaj lingvoj, grupo da fakuloj en la kampo de multlingvismo en 2007 konsilis al la Eŭropa Komisiono redukti dubladojn[5]. Tamen, malapero aŭ malpliigo de dublado en landoj, en kiuj ĝi estas la ĉefa metodo elektita de spektantoj, lasus senlabore egan nombron de homoj.

Dublado estas pli sentema al cenzuro kaj manipulado ol subtekstigo ĉar la originala teksto fariĝas tute neatingebla por la spektanto. Per subtekstoj ĉiam ekzistas la ebleco aŭdi la originalan dialogon[4]. Konataj ekzemploj de manipulita dublado estas la germanaj versioj de Casablanca (1942) kaj Notorious (1946), el kiuj oni forigis ĉiujn referencojn al la nazioj[6].

Esperantaj dublaĵojRedakti

Dum la longa vivo de la lingvo, iuj aŭdvidaĵoj estis dublitaj profesie al Esperanto, kelkaj kiel lernomaterialo kaj aliaj kiel amuzaĵo.

Jan Fethke reĝisoris la esperantan dubladon de Morgen beginnt das Leben (Morgaŭ ni komencos la vivon) en 1934.[7] Malmulte oni scias pri tio, krom la fakto ke ĝi ŝajne estis projekciita en Stokholmo, dum la 26-a Universala Kongreso. Mefisto, gajninto de Oskar-premio, estis dublita al Esperanto en 1987. Mazi en Gondolando estis animacia serio kun la celo instrui lingvojn, ĝi estis dublita al Esperanto en 1986.[8] La rusa 1986-a filmo Kin-Dza-Dza estis eldonita en Esperanto en la jaro 2005.

Vidu ankaŭRedakti

Sinkronigo

Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo

Ekstera ligiloRedakti

Kin-Dza-Dza (specimeno de Esperanta dublaĵo)

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 (nl) Karel Dibbets, Sprekende films. De komst van de geluidsfilm in Nederland 1928-1933, Otto Cramwinckel Uitgever 1993, p. 94.
  2. 2,0 2,1 Anthony Kaufman, The Lonely Subtitle: Here’s Why U.S. Audiences Are Abandoning Foreign-Language Films (la soleca subteksto: jen kial usona spektantaro forlasas filmojn en fremdaj lingvoj), 6-a de majo 2014.
  3. https://www.nytimes.com/2019/07/19/arts/television/netflix-money-heist.html
  4. 4,0 4,1 (nederlanda) Cees Koolstra, Allerd Peeters en Herman Spinhof, Argumenten voor en tegen ondertitelen en nasynchroniseren van televisieprogramma's. En: Tijdschrift voor Taalbeheersing, jarkolekto 23, n-ro 2, p. 86.
  5. (nl) "Europese kritiek op nasynchroniseren", nrc.nl, la 27-an de septembro 2007.
  6. (germana) Stephan Buchloh, Pervers, jugendgefährdend, staatsfeindlich: Zensur in der Ära Adenauer als Spiegel des gesellschaftlichen Klimas, Campus Verlag 2002, .p. 209
  7. https://en.wikipedia.org/wiki/Jan_Fethke
  8. https://www.youtube.com/watch?v=sdk2C0GnQ2I