Netflix

firmao

Netflix, Inc. estas komerca entrepreno de Usono por distrado kiu provizas per monata unusola tarifo elsendfluon kun aŭdvidaĵa enhavo (precipe filmoj, televidserioj kaj dokumentfilmoj) laŭ amasa mendo tra interreto, kaj kiu antaŭe ekzistis sendante DVD per poŝto. La entrepreno estis fondita en 1997 kaj havas sian sidejon en Los Gatos (Kalifornio). Ĝiaj servoj per aliĝo komenciĝis en 1999.

Netflix
Netflix
Netflix 2015 logo.svg
Netflix headquarters.jpg
Jura formo tiel nomata delavara korporacio
Fondita 29-an de aŭgusto 1997
Sidejo Los Gatos
Lando Usono
Estr(ar)o Reed Hastings
Dungitoj 11 300 (stato: 31-a de decembro 2021)
Agokampo provizo de elsendfluo kun aŭdvidaĵa enhavo (precipe filmoj, televidserioj kaj dokumentfilmoj)
ISIN-kodo US64110L1061
Posedata de The Vanguard Group • Capital Research Global Investors • BlackRock • Capital Group Companies • BlackRock • The Vanguard Group • Morgan Stanley • Reed Hastings [#]
filiaj kompanioj Millarworld • Albuquerque Studios • StoryBots • Netflix Studios • Netflix Animation [#]
TTT Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Netflix en la mondo: ruĝe, ĝi disponeblas. Nigre, ne.

En la jaro 2009, Netflix ofertis ampleksan kolekton el 100 000 titoloj per DVD kaj tiam superis 10 milionojn da aliĝintoj. La 25-an de februaro 2007, Netflix liveris sian DVD numero mil milionoj. En aprilo 2011, la entrepreno havis pli ol 23 milionojn da aliĝintoj en Usono kaj pli ol 26 milionojn tra la tuta mondo.

En la unua trimestro de 2015, ĝi havis pli ol 60 milionojn da aliĝintoj en la tuta mondo. Unu jaron poste ĝi atingis 81,5 milionojn, superante iliajn proprajn antaŭvidojn. La plejmulto el ĉi novaj aliĝoj venis ekster Usono. En decembro de 2016 atingis 89 milionojn da aliĝoj, el kiuj 48 loĝis en Usono.

La 16-an de januaro 2014, la nomumo de The Square por Oskar-premio fariĝis la unua tiaspeca nomumo en la historio por originala produkto de Netflix. Netflix maldungis 175 plentempajn kaj kontraktajn dungitojn[1]

Originalaj verkoj de Netflix (elekto)Redakti

ReferencojRedakti