Poŝtelefona aplikaĵo

programo kreita por funkcii en poŝtelefonoj

Poŝtelefona aplikaĵo, ofte neformale mallongigata je la formo apo, estas komputila programo aŭ programaro desegnita por funkcii per poŝtelefono kiel saĝtelefono, tabulkomputilo aŭ horloĝo. Poŝtelefonaj aplikajoj ofte kontrastas al labortablaj aplikaĵoj (programaroj) kiuj estas dizajnitaj por funkcii per labortablaj komputiloj, kaj retaplikaĵoj kiuj funkcias en saĝtelefonaj retumiloj prefere ol rekte sur la saĝtelefono.

Aplikaĵoj estis origine destinitaj por produktadhelpo kiel ekzemple retpoŝto, kalendaro, kaj kontaktdatumbazoj, sed la publika postulo je programoj kaŭzis rapidan vastiĝon en aliajn areojn kiel ekzemple movaj ludoj, fabrikaŭtomatigo, GP kun uzo de tutmonda loktrova sistemo kaj aliaj lok-bazitaj servoj, mendo-spurado kaj bileto-aĉetoj, tiel ke ekzistas nun milionoj da programoj disponeblaj. Multaj programoj postulas interretan aliron. Aplikaĵoj estas ĝenerale elŝutitaj de aplikajaj butikoj, kiuj estas speco de ciferecaj distribuaj platformoj.

La termino "apo", mallongigo de "programara aplikaĵo", de tiam fariĝis tre populara, precipe en la anglalingva versio app; en 2010, ĝi estis listigita kiel "Vorto de la Jaro" fare de la Usona Dialekta Societo ("American Dialect Society").

Poŝtelefonaj aplikaĵoj estas larĝe klasifikitaj en tri tipojn: indiĝenaj aplikaĵoj, hibridaj kaj interretaj programoj. Indiĝenaj aplikaĵoj estas dizajnitaj specife por movebla operaciumo, tipe iOSAndroid. Retaj programoj estas skribitaj en HTML5CSS kaj kutime funkcias per retumilo. Hibridaj programoj estas konstruitaj uzante retajn teknologiojn kiel JavaScript, CSS kaj HTML5 kaj funkcias kiel interretaj programoj kaŝvestitaj en indiĝena ujo.

Vidu ankaŭ redakti