1899 (televida serio)

1899 estas germana televida serio de Baran bo Odar kaj Jantje Friese por la interreta televidoservo Netflix. La unua sezono de 1899 debutis en la 17a de novembro 2022 por la ĝenerala publiko, la monda premiero okazis en la Internacia filmfestivalo de Toronto en la 12a de septembro 2022.

1899
televida serio
Originala titolo 1899
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Germanio
Ĝenro Mistero
Aktoroj Aneurin Barnard • Andreas Pietschmann • Miguel Bernardeau • Emily Beecham
Muziko de Ben Frost
Lingvo(j) Multingva, ĉefe la angla, la germana, la hispana, la franca, la pola, la dana kaj la portugala lingvo
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 8
Elsendo
Elsendita 17 nov. 2022 – 17 nov. 2022
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Intrigo redakti

La serio sekvas multlingvan grupon de Eŭropaj elmigrintoj kiuj veturas sur la ŝipo Kerberos de Londono al Novjorko en 1899 serĉante pli bonan vivon en Usono. Dum la vojaĝo, ili renkontas ŝipon Prometheus, malaperintan kaj malfunkciigitan dum 4 monatoj, kiu igos ilian vojaĝon koŝmaro.

Plurlingveco redakti

La serio havas internacian aktoraron kaj estas filmita plurlingve, do ĉiu rolulo parolas en sia gepatra lingvo. La ĉefaj lingvoj parolataj estas la angla, germana, hispana, franca, pola, dana kaj portugala. La scenaro ankaŭ estas skribita en du lingvoj, la angla kaj en la lingvoj de la individuaj roluloj.