Angelos Tsirimokos
grekdevena esperantisto loĝanta en Bruselo
Angelos TSIRIMOKOS (Άγγελος Τσιριμώκος, naskiĝis la 8-an de novembro 1952 en Ateno, do nun 71-jara) estas greka esperantisto kaj matematikisto. Li estas filo de la verkisto Yannis Tsirimokos. Li studis matematikon en la universitatoj Princeton kaj Harvard, kaj poste laboris por la Konsilio de la Eŭropa Unio en Bruselo.[1] Intertempe li emeritiĝis kaj daŭre vivas en la Brusela Ĉefurba Regiono. Foje li kontribuas esperantlingvajn artikolojn interalie al Libera Folio.
Angelos Tsirimokos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1952 (71-jaraĝa) en Ateno |
Lingvoj | greka • Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio • Grekio |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • tradukisto |
Eksteraj ligiloj redakti
- Ekspozicio pri Esperanto en Eŭropa Parlamento, artikolo publikigita en Libera Folio la 31-an de januaro 2008
Referencoj redakti
- ↑ Laŭ la Facebook-paĝo de Angelos Tsirimokos, alirita la 18-an de decembro 2018