Universitato Princeton

privata universitato ĉe Princeton, Nov-Ĵerzejo, Usono

Universitato Princeton estas privata usona universitato en Princeton, Nov-Ĵerzejo kaj membro de la Hedera Ligo (Ivy League). Ĝi fondiĝis je 1746 en Elizabeth kiel Kolegio de Nov Ĵerzejo, do Princeton estis la kvara plej malnova institucio por supera edukado en kolonia Usono kaj tiel unu de la naŭ Koloniaj Kolegioj fonditaj antaŭ la Usona Revolucio. The institucio moviĝis al Newark je 1747, naŭ jarojn poste al la nuna loko, kiam renomiĝis “Princeton University” en 1896.

Universitato Princeton
privata universitato • esplorada universitato • Colonial Colleges • privata neprofitcela lernejo • akademia eldonejo
moto Dei Sub Numine Viget

sur sigelo : Vet[us] Nov[um] Tes tam en tum
(Sub la potenco de Dio ŝi floras)

Informoj
fondodato 1746
fondinto(j) John Witherspoon vd
Situo
Geografia situo 40° 20′ 43″ N, 74° 39′ 22″ U (mapo)40.345277777778-74.656111111111Koordinatoj: 40° 20′ 43″ N, 74° 39′ 22″ U (mapo)
lando Usono
urbo Princeton
adreso 1 Nassau Hall, Princeton, NJ, 08544-0070
poŝtkodo 08544-0070
Nombroj
nombro de studentoj 8 799 vd (stato: 1-a de septembro 2021)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Ivy League
• ORCID
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
arXiv
• Northeast University Semiconductor Network
• The Research Collections And Preservation Consortium
• DataCite
Association of American Universities
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• National Humanities Alliance
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• Shelby Cullom Davis Center for Historical Studies, Princeton University
• Office of the Dean for Research, Princeton University
• DIMACS
Arta Muzeo de Universitato Princeton
• Office of Population Research
• Princeton University Department of Physics vd
Universitato Princeton (Nov-Ĵerzejo)
Universitato Princeton (Nov-Ĵerzejo)
DEC
Universitato Princeton
Universitato Princeton
Map
Universitato Princeton
vdr

Princeton provizas antaŭdiploman kaj postdiploman instruadon en la sciencoj homa, socia, kaj natura, kaj inĝenierarto. Ĝi provizas profesiajn gradojn per la Skolo Woodrow Wilson de Aferoj Publikaj kaj Internaciaj, la Skolo de Inĝenierarto kaj Aplikita Scienco, la Skolo de Arkitekturo, kaj la Bendheim Centro por Financoj. La universitato estas ligita kun la Instituto por Supera Studo, la Princeton Teologia Seminario, kaj la Westminister Korusa Kolegio de Universitato Rider. Princeton havas la plej grandan fonduson po lernanto en Usono.

La universitato havas multajn rimarkindajn lernintojn. Ĝi estas ligita kun 37 Nobelpremiitoj, 17 gajnintoj de la Nacia Medalo de Scienco, la plej da Abel-premiitoj kaj Fields medalistoj de iu ajn universitato (du kaj ok respektive), naŭ premiitoj Turingaj, tri recivantoj de la Nacia Homa-Scienca Medalo kaj 204 Rhodes lernantoj. Du Usonaj prezidintoj, 12 juĝistoj de la Usona Supera Kortumo (tri da kiuj nune servas), multnombraj vivaj miliarduloj kaj eksterlandaj ŝtatestroj diplomiĝis ĉe Princeton. Ankaŭ diplomiĝis de Princeton multaj elstaraj Usonaj kongresanoj kaj estraranoj, inkludante ok Sekretarioj de Ŝtato, tri Sekretarioj de Defendo, kaj du de la kvar lastaj prezindintoj de la Usona Federacia Rezerva Sistemo.

Nassau-halo, la plej malnova ejo de la universitato

Institucioj redakti

Elstaraj diplomitoj kaj instruistoj redakti

 
Albert Einstein - german-usona fizikisto, Nobel-premio pri fiziko, li prezidis la Esperanto-kongreson de SAT en Kaselo en la jaro 1923
 
Woodrow Wilson, la 8a Prezidento de Usono, Nobel-premio pri paco
 
Pedro Pablo Kuczynski, Prezidento de Peruo, jud-pol-devena
 
Michelle Obama - edzino de Prezidento de Usono Barack Obama, la Unua Damo de Usono
 
John Nash - usona matematikisto, li partigis Nobel-premion pri Ekonomiko kun germana esperantisto Reinhard Selten (naskita en Breslau, nun Vroclavo en Pollando) kaj John Charles Harsanyi por laboraĵoj pri la ludoteorio
 
Frank Wilczek - usona fizikisto pol-devena, Nobel-premio pri Fiziko

Elektitaj instruistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti