Eugene O'Neill

usona dramisto

Eugene Gladstone O'NEILL [juĝi:nni:l] (naskiĝinta en la 16-a de oktobro 1888 en Novjorko, mortinta la 27-an de novembro 1953 en Boston) estis usona verkisto. Ekde 1920 li sukcesege reformis la usonan teatron.

Eugene O'Neill
Nobel-premiito
Persona informo
Eugene Gladstone O'Neill
Naskiĝo 16-an de oktobro 1888 (1888-10-16)
en Nov-Jorko
Morto 27-an de novembro 1953 (1953-11-27) (65-jaraĝa)
en Bostono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Forest Hills Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Princeton vd
Subskribo Eugene O'Neill
Memorigilo Eugene O'Neill
Familio
Patro James O'Neill vd
Patrino Ella O'Neill vd
Edz(in)o Agnes Boulton • Carlotta Monterey vd
Infanoj Oona O'Neill • Eugene O'Neill, Jr. vd
Profesio
Okupo dramaturgoscenaristoverkisto vd
Verkado
Verkoj All God's Chillun Got Wings ❦
Mourning Becomes Electra vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La verkisto en 1933.

Vivo redakti

La filo de aktoro de irlanddevena akompanis la gepatrojn ĉe multaj rondvojaĝoj profesiaj. De 1906-07 li studis ĉe la Princeton Universitato. Post la finstudado li ekvivis aventuran vivon: li estis orserĉisto en Honduro kaj maristo kaj iĝis finfine reportero kaj aktoro. Pro tuberkulozo li devis viziti sanatorion por pulmonmalsanuloj.

Kreiva agado kaj stilo redakti

En la sanatorio li komencis verki. La sekvontajn jarojn li partoprenis la laborrondon "Workshop 47" de George Pierce Baker kaj fondis kune kun grupo da avangardaj verkistoj kaj aktoroj la aron "Provincetown Players". Lia verko "Beyond the Horizon" sukcesegis ĉe Broadway. La sekvontaj verkoj famigis lin ankaŭ ekster de Usono.

Liaj teatraĵoj estas karakterizitaj per granda diverseco laŭ la problemoj, kiuj aperas en ili, kaj laŭ ilia strukturo: En iuj el liaj teatraĵoj O'Neill elektis etendi la teatraĵon al 9 aroj, kiuj estas prezentitaj dum tri sinsekvaj vesperoj. Dum lia tuta verkanta vivo diversaj problemoj aperis en la teatraĵoj de O'Neill, esprimante perdon de aparteneco al la mondo kaj ankaŭ perdante lian fidon al Dio, emocioj, kiuj influis lian verkadon.

Laŭ memtakso li iĝis la vera fondanto de moderna usona teatro, kiam li serĉis propran stilon sub la influo de Strindberg, Ibsen, Shaw kaj Nietzsche.

Premioj redakti

Li ricevis la Pulitzer-premion en la jaroj 1920, 1921, 1928 und 1938. En 1936 oni aljuĝis al li la nobelpremion pri literaturo.

Verkoj (elekto) redakti

  • The (S.S.) Glencairn Plays, 1910-aj jaroj
  • Beyond The Horizon, 1920
  • The Emperor Jones, 1921
  • Anna Christie, 1920
  • The Hairy Ape, 1922
  • All God’s Chillun Got Wings, 1924
  • Desire Under the Elms, 1924
  • The Great God Brown, 1926
  • Strange Interlude, 1928
  • Mourning Becomes Electra, 1931
  • Ah, Wilderness!, 1933
  • The Iceman Cometh 1946
  • A Moon for the Misbegotten, 1947
  • Long Day’s Journey Into Night, 1956
  • A Touch of the Poet, 1957

Filmoj redakti

Literaturo redakti

  • Helmut M. Braem: Eugene O'Neill. Friedrich eldonejo, Velber bei Hannover, 1970.
  • Hans Galinski: Eugene O‘Neill: Die Wendung des modernen amerikanischen Theaters zur Tragödie. En: Franz H. Link (eld.): Amerika · Vision und Wirklichkeit, Beiträge deutscher Forschung zur amerikanischen Literaturgeschichte. Athenäum Verlag, Frankfurt am Main 1968, p. 401–417.
  • Arthur and Barbara Gelb: O'Neill - life with Monte Cristo. Applause, New York u.a. 2000, ISBN 0-399-14609-1.
  • Helmut Papajewski: Realismus und Verfremdung in der Symbolik von O‘Neills Desire under the Elms. En: Franz H. Link (eld.): Amerika. Vision und Wirklichkeit. Beiträge deutscher Forschung zur amerikanischen Literaturgeschichte. Athenäum Verlag, Frankfurt am Main 1968, p. 418–432.
  • Floyd, Virginia (eld.). (1979) Eugene O'Neill: A World View. Frederick Unger. ISBN 0-8044-2204-4.
  • Floyd, Virginia. (1985) The Plays of Eugene O'Neill: A New Assessment. Frederick Unger. ISBN 0-8044-2206-0.
  • Gelb, Arthur & Barbara. (2000) O'Neill: Life with Monte Christo. Applause/Penguin Putnam. ISBN 0-399-14912-0.
  • Sheaffer, Louis. (2002 [1968]) O'Neill Volume I: Son and Playwright. Cooper Square Press. ISBN 0-8154-1243-6.
  • Sheaffer, Louis. (1999 [1973]) O'Neill Volume II: Son and Artist. Cooper Square Press. ISBN 0-8154-1244-4.
  • Wainscott, Ronald H.. (1988) Staging O'Neill: The Experimental Years. Yale University Press. ISBN 0-300-04152-7.
  • Winther, Sophus Keith. (1934) Eugene O'Neill: A Critical Study. Nov-Jorko: Random House. OCLC 900356.
  • Clark, Barrett H.. (1926) Eugene O'Neill: The Man and His Plays. Dover Publications, Inc. New York.

Eksteraj ligiloj redakti