Malfermi la ĉefan menuon

Edward Witten (elp. Edŭard Ŭitn) (/ˈwɪtən/; naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1951) estas usona teoria fizikisto kaj profesoro de matematika fiziko ĉe la Instituto por Altnivela Studado en Princeton, Nov-Ĵerzejo.

Edward Witten
Edward Witten.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1951 (1951-08-26) (68-jara)
en Baltimore
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Princeton • Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Universitato Brandeis
Familio
Patro Louis Witten
Edz(in)o Chiara Nappi
Infanoj Daniela Witten • Ilana Witten
Profesio
Profesio matematikisto • fizikisto • universitata profesoro • teoria fizikisto
TTT
Retejo http://www.sns.ias.edu/witten
v  d  r
Information icon.svg

Witten estas esploristo pri korda teorio, kvantuma graviteco, supersimetriaj kvantumaj kampo-teorioj kaj aliaj areoj de matematika fiziko.

Krom liaj kontribuaĵoj al fiziko, la laboro de Witten grave ankaŭ efikis puran matematikon.[1] En 1990 li fariĝis la unua - kaj ĝis nun la nura - fizikisto premiita Fields-an Medalon de la Internacia Matematika Unio. En 2004, Time magazino deklaris ke Witten estas ĝenerale pensita kiel la monda plej lerta vivanta teoria fizikisto.[2]

Naskiĝo kaj edukadoRedakti

Witten naskiĝis en Baltimore, Marilando. Li estas la filo de Lorraine (Loreno) (Wollach) Witten kaj Louis Witten, teoria fizikisto kaj specialisto pri graviteco kaj ĝenerala relativeco.[3]

Witten ĉeestis la Parkan Lernejon de Baltimoro  (Park School of Baltimore)(klaso de '68) kaj ricevis sian Licencion de Artoj kun majoro en historio kaj minoro en lingvistiko de Brandeis Universitato en 1971. Li eldonis artikolojn en The New Republic (La Nova Respubliko) kaj The Nation (La Nacio). En 1968, Witten eldonis artikolon en La Nacio argumentantan ke la New Left (Nova Maldekstro) havis neniun strategion.[4] Li laboris mallonge por prezidenta kampanjo de Georgo McGovern.

Witten ĉeestis la Universitaton de Viskonsino–Madison por unu semestro kiel ekonomika magistriĝa studento antaŭ esti eligita.[4] Li revenis al akademia mondo, enskribiĝante en fako aplikata matematiko ĉe Princeton Universitato en 1973, ŝanĝonte departementojn kaj ricevante Ph.D. pri fiziko en 1976 sub gvidado de David Groco, la nobel-premiulo en Fiziko de 2004.[4] Li havis stipendion ĉe Universitato Harvard (1976–77), estis akademia esploristo en la Harvarda Socio de Esploristoj (1977–80) kaj havis MacArthur-Fondusan stipendion (1982).

EsploradoRedakti

Laboro rilate al Fields MedaloRedakti

Witten estis premiita la Fields Medalon de la Internacia Matematika Unio en 1990, fariĝante la unua fizikisto gajni la premion.

En skriba mesaĝo al la ICM, Mikaelo Atiyah diris pri Witten,[1]

 
Edward Witten (maldekstre) kun matematikisto Shigefumi Mori, verŝajne ĉe la ICM en 1990, kie ili ricevis la Fields Medalon.

Kiel ekzemplo de la laboro de Witten pri pura matematiko, Atiyah citas lian aplikon de teknikoj de kvantuma kampo-teorio al la matematika temo de malalt-dimensia topologio. En la lastaj 1980aj jaroj, Witten elpensis la terminan topologia kvantuma kampo-teorio por certa tipo de fizika teorio en kiu la atendaj valoroj de observeblaj kvantoj kodas informon pri la topologio de spac-tempo (spacetime).[5] Aparte, Witten rekonis ke fizika teorio nun nimata Chern–Simons teorio povus provizi kadron por komprenado de la matematika teorio de nodoj kaj 3-multobloj.[6] Kvankam la laboro de Witten estis bazita sur la matematike mis-difinita ideo de Feynman Voja Integralo kaj estis sekve ne matematike rigora, matematikistoj estis kapablaj sisteme evoluigi la ideojn de Witten, gvidante al la Teorio de Reshetikhin–Turaev invariantoj.[7]

Alia rezulto por kiu Witten estis premiita la Fields Medalon estis lia pruvo en 1981 pri la pozitiva energia teoremo en ĝenerala relativeco.[8] Ĉi tiu teoremo asertas ke (sub konvenaj antaŭsupozoj) la totala energio de gravitanta sistemo estas ĉiam pozitiva kaj povas esti nulo nur se la geometrio de spactempo (spacetime) estas tiu de plata Minkowski spaco. Ĝi establas Minkowski spacon kiel stabila tera stato de la gravita kampo. Dum la originala pruvo por ĉi tiu rezulto far Richard Schoen kaj Shing-Tung Yau uzis variajn metodojn, la pruvo de Witten uzis ideojn de supergravita teorio por simpligi la argumenton.[9][10]

Tria areo menciita en la mesaĝo de Atiyah estas la laboro de Witten rilata al supersimetrio kaj Morsa Teorio, branĉo de matematiko kiu studas la topologion de multobloj uzanta la koncepton de diferencia funkcio.[11] La laboro de Witten donis fizikan pruvon de klasika rezulto, la Morse-malegalecoj, per interpretado de la teorio rilate al supersimetria kvantuma mekaniko.

M-teorioRedakti

En la mezaj 1990aj jaroj, fizikistoj laborantaj prikorda teorio evoluigis kvin diversajn konsekvencajn versiojn de la teorio. Ĉi tiuj versioj estas konataj kiel tipo I, tipa IIA, tipa IIB kaj la du specoj de hetera korda teorio (SO(32) kaj E8×E8). La pensado estis tio, ke el ĉi tiuj kvin kandidataj teorioj, nur unu estis la reale ĝusta Teorio de Ĉio kaj tiu teorio estis ĝuste tiu, kies malalta energia limo egalis la fizikon observita en nia mondo hodiaŭ.

Parolante ĉe la korda teoria konferenco ĉe Universitato de Suda Kalifornio en 1995, Witten faris la surprizan sugeston ke ĉi tiuj kvin kordaj teorioj estis fakte ne apartaj teorioj, sed malsamaj limoj de ununura teorio kiun li nomis M-teorio.[12][13] La propono de Witten estis bazita sur la rimarko ke la kvin kordaj teorioj povas esti mapitaj sur unu la alia per certaj reguloj nomitaj duecoj kaj estas identigitaj per ĉi tiuj duecoj.

La anonco de Witten gvidis al ekbolo de laboro nun fama kiel la dua superkorda revolucio.

Aliaj laborojRedakti

 
Edward Witten kun David Groco kaj Stephen Hawking

Alia de liaj kontribuaĵoj al fiziko estis pri la rezulto de taksa/gravita dueco. En 1997, Juan Maldacena formulis rezulton fama kiel la AdS/CFTa korespondado, kio establas interrilaton inter certaj kvantumaj kampo-teorioj kaj teorioj de kvantuma graviteco.[14] La eltrovo de Maldacena superregis alt-energian teorian fizikon por la pasintaj 15 jaroj pro ĝiaj aplikoj al teoriaj problemoj en kvantuma gravito kaj kvantuma kampo-teorio. Foundamenta laboro de Witten sekvanta la rezulton de Maldacena verŝis lumon sur ĉi tiun interrilaton.[15]

En kunlaboro kun Nathan Seiberg, Witten establis plurajn aliajn rezultojn. En ilia papero pri korda teorio kaj nekomutata (noncommutative) geometrio, Seiberg kaj Witten studis certajn nekomutatajn kvantumajn kampo-teoriojn, kiuj ekestiĝas kiel limoj de korda teorio.[16] En alia fame konata papero, ili studis aspektojn de supersimetria taksa teorio.[17] La papero, kombinita kun pli frua laboro de Witten pri topologia kvantuma kampo-teorio, gvidis al evoluadoj en la topologio de glataj 4-multobloj, speciale al la ideo de Seiberg–Witten-invariantoj.[5]

Premioj kaj honorojRedakti

Witten estis honorita kun multenombraj premioj inkluzivante MacArthur Stipendio (1982), la Fields Medalo (1990), la Nemmers Premio pri Matematiko (2000), la Nacia Medalo de Scienco[18] (2002), Pitagora Premio (2005), la Henri Poincaré Premio (2006), la Crafoord Premio (2008), la Lorentz Medalo (2010) la Isaac Neŭtona Medalo (2010) kaj la Fundamenta Fizika Premio (2012).[19] Ekde 1999, li estis Fremda Membro de la Reĝa Socia (Londono).[20] Papo Benedikto la 16-a nomumis Witten kiel membron de la Papa Akademio de la Sciencoj (2006). Lia nomo ankaŭ aperis en la listo de 100 plej influaj homoj de 2004 de la magazino Time. En 2012 li fariĝis akademia esploristo de la Usona Matematika Socio.[21]

Persona vivoRedakti

Witten edziĝis al Chiara Nappi, profesorino pri fiziko ĉe Princeton Universitato, en 1979.[22] Ili havas du filinojn, Ilana (neŭroscientisto ĉe Princeton Universitato) kaj Daniela (biostatistikisto ĉe Universitato de Vaŝingtono) kaj unu filo, Rafael kaj nepino Nava.[23][24] Edward Witten servas kiel estrarano de Usonanoj por Paco Nun kaj estas ankaŭ ano de la konsulta konsilio de J-Street.[25]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Atiyah, Michael (1990).
  2. Lemonick, Michael (April 26, 2004).
  3. The International Who's Who 1992-93, p. 1754.
  4. 4,0 4,1 4,2 Woit, Peter (2006).
  5. 5,0 5,1 Witten, Edward (1988), "Topological quantum field theory", Communications in Mathematical Physics 117 (3): 353–386, Bibcode:1988CMaPh.117..353W, doi:10.1007/BF01223371 
  6. Witten, Edward (1989).
  7. Reshetikhin, Nicolai; Turaev, Vladimir (1991).
  8. Witten, Edward (1981).
  9. Schoen, Robert; Yau, Shing-Tung (1979).
  10. Schoen, Robert; Yau, Shing-Tung (1981).
  11. Witten, Edward (1982), "Super-symmetry and Morse Theory", J. Diff Geom. 17: 661–692 
  12. University of Southern California , Los Angeles, Future Perspectives in String Theory, March 13-18, 1995, E. Witten: Some problems of strong and weak coupling
  13. Witten, Edward (1995).
  14. Juan M. Maldacena (1998).
  15. Edward Witten (1998).
  16. Seiberg, Nathan; Witten, Edward (1999).
  17. Seiberg, Nathan; Witten, Edward (1994).
  18. "Edward Witten", The President's National Medal of Science: Recipient Details.
  19. "Il premio Pitagora al fisico teorico Witten".
  20. "Foreign Members", The Royal Society.
  21. List of Fellows of the American Mathematical Society, alirdato 2013-09-01.
  22. Witten, Ed. "The 2014 Kyoto Prize Commemorative Lecture in Basic Sciences". youtube.com. 21:29. 
  23. "Faculty » Ilana B. Witten". princeton.edu.
  24. "UW Faculty » Daniela M. Witten". washington.edu.
  25. http://jstreet.org/supporters/advisory-council

Eksteraj ligilojRedakti