Miklós Martin
Miklós Martin [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martin Miklós estis hungara akvopilkisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, usona trejnisto kaj altlerneja instruisto.
Miklós Martin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1931 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de marto 2019 (87-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Lingvoj | hungara • angla • franca |
Loĝloko | Pasadena |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio • Universitato Princeton • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto • akademiulo • sporta trejnisto |
Miklós Martin[1][2] naskiĝis la 29-an de junio 1931 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de marto 2019 en Los-Anĝeleso.
Biografio redakti
Miklós Martin maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste li akiris arthistoriistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956. Li ricevis premiojn en 1951 kaj 1955.
Vivo en Usono redakti
Depost la Olimpiko en 1956 li disidis al Usono, kie li komletigis sian diplomon per franca lingvo en Universitato de Suda Kalifornio kaj Universitato Princeton kun Ph.D., poste li instruis en en:Pasadena City College, krome li estis trejnisto de la loka universitata teamo, eĉ li instruis skiadon. Post jaroj li ofte hejmenvojaĝis.
Sporta kariero redakti
Miklós Martin jam estis akvopilkisto dum la gimnaziaj jaroj en junulara teamo, depost la maturiĝo jam en plenkreska teamo en Újpest, eĉ li estis hungara ĉampiono kvarfoje (1950-1955). Li apartenis ankaŭ al la hungara nacia teamo inter 1949-1956 27-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo (en la dua Olimpiko pro sportvundo li ne ludis).
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografieto kun foto
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM131209 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm2625624/ usona datenaro pri filmoj