Újpest
Újpest (kune kun nova kvartalo Káposztásmegyer) estas la 4-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: nova Pest.
Újpest | |||
esperante Nova Pest | |||
distrikto | |||
Urbodomo en Újpest
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Újpest | |||
Kromnomo: hungare IV. kerület | |||
Lando | Hungario | ||
---|---|---|---|
Parto de | Budapeŝto | ||
Rivero | Danubo | ||
Situo | Újpest | ||
- koordinatoj | 47° 33′ 34″ N 19° 04′ 50″ O / 47.55944 °N, 19.08056 °O (mapo) | ||
Areo | 18,82 km² (1 882 ha) | ||
Loĝantaro | 98 402 (01.01.2010) | ||
Denseco | 5 228,59 loĝ./km² | ||
Distriktestro | Zsolt Wintermantel | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 1041 – 1048 | ||
Situo de la distrikto en Hungario
| |||
La budapeŝta 4-a distrikto
| |||
Vikimedia Komunejo: Budapest District IV | |||
Retpaĝo: www.ujpest.hu | |||
Situo
redaktiDistrikto Újpest situas norde en la ĉefurbo laŭ maldekstra bordo de Danubo sur ebenaĵo.
Historio
redaktiEn la 1830-aj jaroj komencis tie konstrui domojn. Post jardeko ĝi iĝis vilaĝo. La loko industriiĝis kaj urbiĝis en 1907. Dum la socialismo denove oni evoluis tie la industrion. En 1950 Újpest aliĝis al Budapeŝto. Nepre menciindas elstara sporta klubo Újpesti Dózsa, kies apoganto estis la polico. En 1956 estis tie gravaj bataloj. Fine de la 1970-aj jaroj la metroo atingis centron de Újpest. En 1983 komencis konstrui novan kvartalon Káposztásmegyer. En la distrikto 10 infanvartejoj, 7 infanĝardenoj, 4 bazlernejoj, 9 mezlernejoj, kulturdomo, muzeo pri papilioj funkcias.
Trafiko
redaktiVidindaĵoj
redakti- Urbodomo de Újpest
- romkatolika ĉefparoĥa Preĝejo de Reĝino de Ĉieloj (Újpest)
- romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Újpest)
- romkatolika Kirko Sankta Jozefo (Újpest)
- romkatolika Kirko Sankta Triunuo (Káposztásmegyer)
- romkatolika Kirko Ĉieliro de Maria (Újpest)
- funkcianta Sinagogo (Újpest) de 1886
- Kalvinana kirko (Újpest-internurbo) de 1878
- Luterana kirko (Újpest)
- akvoturo de 1912
Famuloj
redaktiGrava mecenato de Újpest estis Sándor Károlyi (politikisto), kiu fondis ĉevaltiran tramon, hospitalon, pensiulejon, orfejon, preĝejon.
- en Újpest naskiĝis:
- aktoroj Tamás Major, László Helyey, Sándor Hindi, Éva Kelemen, Hanna Lóránd, Péter Trokán kaj Hédi Váradi
- ekonomikisto László Kapolyi
- esperantistoj Béla Berceli kaj Vilmos Bleier
- geofizikistoj Gyula Kilczer kaj István Rédey
- grafikisto Ferenc Banga
- inĝenieroj László Hornok kaj Ferenc Ecker
- József Szalay (juristo)
- kuracistoj Antal Csorba kaj Károly Farkas
- lingvisto Gyula Laziczius
- matematikisto István Lipka
- ministro Károly Janza
- László Földes (muzikisto)
- operkantistoj József Ellinger, József Joviczky kaj Árpád Palotay
- pentristo István Szőnyi en 1894
- poeto Aladár Komjáthy
- politikisto Gyula Kelemen
- reĝisoroj Emil Martonffy kaj Géza Varga
- skulptisto Dezső Bokros Birman
- verkistoj Kálmán Sándor, Klára Fehér kaj Péter Vasadi
- en Újpest mortis:
- aktoroj Gusztáv Eőry Pordán, Vince Horváth, Endre Gyula Latabár kaj Sándor Papír
- dirigento Gyula Erkel
- ĵurnalisto kaj pedagogo Béla Somogyi
- ina oficiro Mária Lebstück
- operkantisto Aranka Sugár
- hungara-juda orientalisto Ede Mahler
- pentristo Gergely Pörge
- reĝisoro Gusztáv Böhm
- Gyula Juhász (skulptisto)
- fondinto de la hungara statistiko Elek Fényes