István LIPKA [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lipka István estis hungara matematikisto, profesoro, inĝeniero, instruisto.

István Lipka
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1899 (1899-05-09)
en Újpest
Morto 24-an de septembro 1990 (1990-09-24) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inĝeniero • matematikisto • universitata instruisto
vdr
István Lipka inter matematikistoj (li sidas sur la tapiŝo maldekstre la 2-a

István Lipka [1] naskiĝis la 9-an de majo 1899 en Újpest. Li mortis la 24-an de septembro 1990 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Lipka faris abiturienton en 1917, poste li plulernis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, ankaŭ en Reĝa Teknika Universitato József. Li akiris en 1923 pedagogian diplomon kun doktoriĝo. Post siaj studoj li instruis 3 jarojn en gimnazio en Várpalota, ekde 1926 li estis vicprofesoro en Scienca Universitato de Szeged. En 1929 li plulernis duonjaron en universitato en Hamburgo. En 1933 li estis nomumita privata profesoro en Szeged. Li trude pensiuliĝis en 1946 (komprenu: li ne rajtis instrui plu). Post 2 jaroj li ekhavis postenon en signifa fabriko en Csepel, kie li multe okupiĝis pri dentradoj. En 1954 li daŭris la laboron en instituto en Halásztelek. Li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio en 1976.

Elektitaj libroj redakti

  • Fémforgácsoló szerszámgépek pontosságának elméleti vizsgálatai (1982)

Fontoj redakti