Várpalota
Várpalota (vArpalota) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Várpalota, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: fortikaĵokastelo.
Várpalota | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Fortikaĵo fotita de supre [+]
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Transdanubio | ||
Departemento | Veszprém | ||
Distrikto | Várpalota | ||
Adreso | Gárdonyi Géza u. 39
8100 Várpalota | ||
Poŝtkodo | 8100 | ||
Telefonkodo | (+36) 88 | ||
Kodo laŭ KSH | 11439 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
urbestrino (ekde 2012) | Márta Talabér (FIDESZ-KDNP[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 19 382 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 267,80 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 12′ N, 18° 8′ O (mapo)47.19722222222218.139444444444Koordinatoj: 47° 12′ N, 18° 8′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 77,26 km² (7 726 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Várpalota situas sur malebenaĵo de Bakony, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz, laŭ fervojo Budapeŝto-Celldömölk inter du departementoj Székesfehérvár kaj Veszprém. Budapeŝto troviĝas 90 km-ojn for.
HistorioRedakti
Pli frue romianoj loĝis tie. En urboparto Inota gotika katolika preĝejo troviĝas. En la centro de la urbo la plej okulfrapa vidindaĵo estas la fortikaĵo el la 14-a jarcento, kiu ricevis sian nomon de kapitano György Thury batalinta heroece kontraŭ la turkoj. Nun ĝi estas muzeo prezentanta la historion de kemiindustrio kaj minado.
La renesansa kastelo de Zichy (ziĉi) devenanta el 1724 ankaŭ estas muzeo. Tiutempe la komunumo havis la rangon kampurbo. Vidalvide staras la Belarta Galerio, kie oni organizas ankaŭ koncertojn.
En 1743 katolika, en 1780 luterana, en 1788 kalvinana preĝejoj, en 1840 sinagogo konstruiĝis. Vivis en la urbo ankaŭ grekoj kaj armenoj. En 1876 komenciĝis minado de bruna karbo. En 1951 Várpalota, Pétfürdő kaj Inota komunumoj unuiĝis sub urbo Várpalota. Baze de la minado konstruiĝis energia centralo, aluminia fandoforno kaj aliaj uzinoj. Fine de la socialismo ĉesis kaj la centralo, kaj la minado, kaj la fandoforno.
VidindaĵojRedakti
- fortikaĵo, interne muzeo
- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Várpalota)
- Kastelo de Várpalota, interne muzeo
- Luterana preĝejo (Várpalota)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Várpalota)
FamulojRedakti
- en Várpalota naskiĝis:
- en Pétfürdő naskiĝis psikologo Valéria Csépe
EsperantoRedakti
Estas delegito de UEA tie.
ĜemelurbojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Várpalota települési választás eredményei (hungare) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-07-26.