Preĝejo Ĉieliro de Maria (Várpalota)

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Várpalota, en la ĉefplaco.

Preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Várpalota
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Várpalota
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Várpalota
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17741777
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Paroĥo formiĝis en tiu loko en la mezepoko. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1770-aj jaroj. En la muroj estas troveblaj ŝtonoj el la epoko de romianoj kaj ankaŭ mezepokaj skulptitaj ŝtonoj. La orgeno estas aŭdebla ekde 1897, sed renovigita en 1946. Dum la 2-a mondmilito la belaj vitraj fenestrobildoj neniiĝis. En 1998 oni konstruis novan altaron "Dia Indulgemo" kiu iĝis pilgrimejo. En 2002 la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola havanta turon super la enirejo. Apud la suda muro situas skulptaĵo pri Johano Nepomuko el 1733. Antaŭ la preĝejo estas videbla ornamputo pri Sankta Maria. La pordoj estas ornamitaj per reliefoj. Interne la navo havas 4 partetojn. La sanktejo estas duono de kvinangulo. La ĉefaltara bildo prezentas Reĝon Stefanon Sanktan. Menciindas 2 skulptaĵoj pri Dipatrino Fatima kaj pri József Mindszenty.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
Aerfoto pri la ĉefplaco kun la preĝejo