Kastelo de Várpalota

La Kastelo de Várpalota (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Zichy [ziĉi]) estas historia monumento, interne muzeo en Hungario, en urbo Várpalota.

Aerfoto pri la kastelo de Várpalota
Kastelo de Várpalota

Historio redakti

La tiam baroka kastelo estis konstruita inter 1721 kaj 1725. La interna kapelo estis konsekrita en 1727. La kastelo bruliĝis en 1860, sed ĝi estis rekonstruita, eĉ pligrandigita post jaroj laŭ klasikisma projekto de Miklós Ybl. El la origino restis iomete la menciita kapelo. La konstruaĵo baldaŭ havis diversajn heredantojn, kiuj kolektis interne diversajn artaĵojn. En 1913 la nova posedanto estis la hungara armeo. La kastelo signife ruiniĝis dum la bataloj en 1945, post 9 jaroj la defenda ministerio faris la imponan renovigon. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 la speciala polico profitis la kastelon. Inter 1977 kaj 1990 muzeo pri artilerio funkciis en la kastelo. En 1993 la konstruaĵo denove estis renovigita kaj en 2004 muzeo pri Traktato de Trianon ekfunkciis.

 
Meza parto de la fasado

Konstruaĵo redakti

La etaĝa kastelo kun keloj situas sola sur montetopinto. El la supro estas videbla gafa turo kaj ovala kupolo. La fasado estas malsimetria. Meze funkcias la ĉefenirejo, pli supre sur la etaĝo malfermita krada balkono etendiĝas. Post la ĉefenirejo la ĉambrego estas la iama kapelo. Origine Béla Pállik pentris freskojn sur la murojn.

Muzeo redakti

Interne la muzeo prezentas Traktaton de Trianon kaj la sekvojn ĝis la nuntempo.

Parko redakti

Parko ĉirkaŭas la kastelon, sed la parko estas malgranda kaj ne tre interesa.

Fontoj redakti