Pétfürdő
Pétfürdő (pEtfurdO) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Norda Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Várpalota. Fürdő signifas hungare: banejo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 4900
- Poŝtkodo: 8105
- Telefonprefikso: 88
Geografio redakti
La grandvilaĝo situas inter Várpalota kaj Berhida laŭ flankovojoj. Pétfürdő longe estis urboparto de Várpalota.
Historio redakti
Oni trovis tie vojon de la romianoj. La unua mencio devenis el 1082. Pro la kontraŭturkaj bataloj Pétfürdő senhomiĝis en 1580. Oni trovis termalan akvon en 1860 kaj formiĝis banejo. En 1930 ekfunkciis fabriko pri amoniako. La urboparto sendependiĝis en 1997.
Famuloj redakti
En Pétfürdő naskiĝis psikologo Valéria Csépe.