Slovenj Gradec

urbeto kaj municipo en Slovenio

Slovenj Gradec (jen slovene, germane Windischgrätz ĝis proksimume la jaro 1900, poste Windischgraz) estas urbeto kaj administra centro de la urba municipo de Slovenio. Fine de la jaro 2012 ĝi havis 7 557 loĝantojn. Ĝi situas en la valo de la rivero Mislinja kaj historie apartenas al la suda parto de la regiono Stirio, nomata suba Stirio.

Slovenj Gradec
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2380
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 249  (2020) [+]
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 31′ N, 15° 5′ O (mapo)46.50934460515.079044398Koordinatoj: 46° 31′ N, 15° 5′ O (mapo) [+]
Alto 413 m [+]
Areo 173,7 km² (17 370 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Slovenj Gradec (Slovenio)
Slovenj Gradec (Slovenio)
DEC
Slovenj Gradec
Slovenj Gradec
Situo de Slovenj Gradec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Slovenj Gradec [+]
vdr

En la urbeto interalie naskiĝis la komponisto Hugo Wolf kaj la komunista politikisto Mirko Messner. En 1994 en Slovenj Gradec okazis la Internaciaj Infanaj Ludoj.

Esperanto redakti

La esperantista sekcio ĉe la Kultura Societo Slovenj Gradec eldonas turisman faltfolion en Esperanto.