Internaciaj Infanaj Ludoj

La Internaciaj Infanaj Ludoj (angle International Children’s Games (ICG), antaŭe International School Children’s Games, do "Internaciaj Lernejinfanaj Ludoj",[1] germane Internationale Schülerspiele, do "Internaciaj Lernejanaj Ludoj") estas evento okazigita ĉiujare kie infanoj de urboj ĉirkaŭ la mondo inter la aĝoj de 12 kaj 15 jaroj partoprenas en vario de sportaj konkuroj kaj kulturaj agadoj. Ĝi estas rekonata kaj okazas sub aŭspicio de la Internacia Olimpika Komitato.[2]

Internaciaj Infanaj Ludoj
konkurso
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Historio redakti

La slovena sporta instruisto Metod Klemenc fondis la Internaciajn Infanajn Ludojn en 1968 kun la celi subteni la pacemon kaj amikemon de la monda infanaro tra sportado. Li organizis la unuajn Internaciajn Infanajn Ludojn kaj Kulturan Festivalon en 1968 kun la partopreno de teamoj el naŭ eŭropaj urboj.

Ekde tiu tempo, laŭ la stato de somero 2016 pli ol 37 000 infanoj en aĝo de 12 ĝis 15 jaroj partoprenis en 50 someraj ludoj kaj 7 vintraj ludoj. 415 malsamaj urboj el 90 landoj kaj ĉiuj 5 kontinentoj partoprenis. La Internaciaj Infanaj Ludoj kaj Kultura Festivalo iĝis la plej granda monda internacia plursporta junulara evento, kaj estas rekonata per la Internacia Olimpika Komitato. En 2013 la evento okazis en Windsor-Essex, Kanado,[3] sekvata de Lake Macquarie, Aŭstralio en 2014, [4] kaj Alkmaar, Nederlando en 2015. La ludoj de 2016 okazis en Novtajpeo en Tajvano inter la 11-a kaj 16-a de julio.

Lokoj redakti

Somero redakti

Ludoj Jaro Gastiganta urbo Lando
1-a 1968 Celje   Jugoslavio
2-a 1970 Udine   Italio
3-a 1972 Graz   Aŭstrio
4-a 1974 Murska Sobota   Jugoslavio
5-a 1974 Darmstadt   Germanio
6-a 1976 Murska Sobota   Jugoslavio
7-a 1976 Ĝenevo    Svislando
8-a 1978 Ravne na Koroškem   Jugoslavio
9-a 1980 Lausanne    Svislando
10-a 1982 Darmstadt   Germanio
11-a 1983 Troyes   Francio
12-a 1983 Murska Sobota   Jugoslavio
13-a 1984 Ĝenevo    Svislando
14-a 1985 Granollers   Katalunio, Hispanio
15-a 1986 Lausanne    Svislando
16-a 1987 Graz   Aŭstrio
17-a 1988 Szombathely   Hungario
18-a 1989 Andoro   Andoro
19-a 1990 Uĵhorodo   Sovetunio (Ukrainio)
20-a 1991 Bratislavo   Slovakio
21-a 1992 Ĝenevo    Svislando
22-a 1993 Darmstadt   Germanio
23-a 1994 Hamiltono   Kanado
24-a 1994 Slovenj Gradec   Slovenio
25-a 1995 Celje   Slovenio
26-a 1996 Sopron   Hungario
27-a 1997 Sparto   Grekio
28-a 1998 Logroño   Hispanio
29-a 1999 Medias   Rumanio
30-a 1999 Velenje   Slovenio
31-a 1999 Český Krumlov   Ĉeĥio
32-a 2000 Hamiltono   Kanado
33-a 2001 Szombathely   Hungario
34-a 2002 Płock   Pollando
35-a 2002 Tajpeo   Tajvano
36-a 2003 Graz   Aŭstrio
37-a 2003 Patras   Grekio
38-a 2004 Cleveland   Usono
39-a 2005 Coventry   Anglio, Britio
40-a 2006 Bankoko   Tajlando
41-a 2007 Rejkjaviko   Islando
42-a 2008 San-Francisko   Usono
43-a 2009 Ateno   Grekio
44-a 2010 Manama   Barejno
45-a 2011 regiono Lanarkshire    Skotlando, Britio
46-a 2012 Daegu   Sud-Koreio
47-a 2013 Windsor (Ontario)   Kanado
48-a 2014 Lake Macquarie   Aŭstralio
49-a 2015 Alkmaar   Nederlando
50-a 2016 Novtajpeo   Tajvano
51-a 2017 Kaŭno   Litovio
52-a 2018 Jerusalemo   Israelo
53-a 2019 Ufa [[Rusio|  Rusio]]
54-a 2022 Coventry Unuiĝinta Reĝlando
55-a 2023 Daegu [[Sud-Koreio|  Sud-Koreio]]

Vintro redakti

Ludoj Jaro Gastiganta urbo Lando
1-a 1994 Ravne na Koroškem   Slovenio
2-a 1995 Prakovce kaj Helcmanovce   Slovakio
3-a 1999 Maribor   Slovenio
4-a 2009 Montreux kaj Vevey    Svislando
5-a 2011 Kelowna   Kanado
6-a 2013 Ufa   Rusio
7-a 2016 Innsbruck   Aŭstrio
8-a 2019 Lake Placid Usono
9-a 2023 Pjonĉango   Sud-Koreio

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti