Malfermi la ĉefan menuon

SOMOGYI Béla [somodji] naskita en Halastó la 16-an de majo 1868 kaj mortinta en Újpest la 17-an de februaro 1920) estis instruisto, socialdemokrata ĵurnalisto en Hungario. Li estis gvidanto de la socialisma instrumovado, kunlaboranto kaj redaktoro de la gazeto Népszava (popolvoĉo aŭ vorto de popolo).

Li eklaboris en aĝo 15 kiel teksaĵ-vendisto, poste tajloro-helpanto, pli poste bovopaŝtisto en Zsámánd. Li lernis en Instruista Klerigejo de Csáktornya. Li instruis en Felsővisó kiel ŝtata instruisto. Liaj unuaj artikoloj aperis 1895-96 en Népszava kaj la Cipészek Szaklapja (fakgazeto de Ŝuistoj) sub nomo Suhogó (Siblanto aŭ Susuranto). En 1897 li venis al Budapeŝto kaj iĝis kunlaboranto de Népszava, en 1897-98 li iĝis ties redaktoro dum 8 monatoj. Poste li instruis randurbe, akiris instruistan kvalifikon, instruis en realaj kaj komercaj lernejoj. Li iĝis en 1905 denova kunlaboranto de gazeto Népszava, kiu iĝis dumtempe taga gazeto. Li samtempe ekis la organizadon de la instruistoj kaj redaktis ties eldonaĵon Új Korszak (Nova Epoko). Li estis publikinstrua ŝtatsekretario post la burĝa revolucio de oktobro 1918. Li estis ano de la hungara Socialdemokrata Partio (SDP). Li publikigis malaprobajn artikolojn en la Népszava pri la reĝimo post la renverŝo de la Konsilantara Respubliko. Pro tio lin forkaptis oficiroj de Ostenburg-pungrupo kaj murdis lin kun sia kunlaboranto Béla Bacsó [baĉo]. Iliajn kadavrojn oni ĵetis en la Danubon.

Li tradukis multajn verkojn de Bebel (Virino kaj socialismo) kaj Lassalle. Li verkis lernolibrojn.

Pri la murdo kaj sekvoj legu ĉe Bacsó Béla