Bacsó Béla (6-a de januaro 1891, Kassa – 17-a de februaro 1920) estis socialista ĵurnalisto, verkisto, kunlaboranto de Népszava. Lin forkaptis oficiroj blankteroristoj kaj murdis lin kun sia kunlaboranto SOMOGYI Béla.

Béla Bacsó
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1891 (1891-01-06)
en Košice
Morto 17-an de februaro 1920 (1920-02-17) (29-jaraĝa)
en Újpest
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Béla Bacsó
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Somogyi-Bacsó-afero redakti

La murdo de Somogyi-Bacsó antaŭis 2 semajnoj la guberniestran elekton de Miklós Horthy. La gazeto Népszava - ĉefredaktita de Somogyi Béla – skribis pri barbaraj agadoj de la pungrupoj, tiel la gazeto ne respegulis la konsolidiĝon, komunikitan ĉesupre. La gazeto volis denove senvualigi aferojn komence de februaro. Tiun sciigon kaptis la cenzuro, sed la presprovaĵo de la artikolo atingis ĉefan stabon en la Hotelo Gellért. "Oni devas jam bani Somogyi-on!" – urĝigis la venĝon multaj stabanoj, je kio Horthy – laŭ multaj rememorantaj atestantoj - ekparolegis: "Ne parolo, sed ago necesas!"

La misagon efektivigis je ordeno de majoro OSTENBURG-MORAVEK Gyula la subuloj KOVARCZ Emil, LEHRER Árpád, MEGAY Lászlónak, SOLTÉSZ István kaj SZAKÁCS Árpád (laŭ kelkaj fonoj BAGHY László).

La kadavrojn oni trovis ĉe Dunakeszi, surborde. Ili estis kapopafitaj, sed antaŭe kruele, sadisme turmentitaj. Oni enrompis la nazoston de Somogyi kaj unu okulon elpremis. Sur la korpo de Bacsó oni trovis ok profundajn pikojn.

La du ĵurnalistojn funebris 100.000 homoj. La 24-an de februaro de 1920, la polico transdonis la aferon al la armea prokurorejo, kiu ne trovis sufiĉajn pruvojn, sed eĉ malaperigis pruvojn kaj metis la aferon ad acta en julio de 1920.

En 1925, Fényes László socialdemokrata parlamentano (iama advokato kaj ĵurnalisto) verkis seppartan raportan serion, kiu aperis en februaro de 1925, je 5-jara datrevenoen la Népszava. Fényes analizis la iamajn aktojn kaj konstatis la krimprotektan konduton dela armea prokuroraro. Por la publiko sufiĉis la elparolo (kiel pruvo de mensogo) de la armea ĉefprokuroro, Littomericzky Nándor kapitano, kiu "akceptis kiel fakton" travideblan ateston. Nome tion, ke du ŝoforoj de punbrigado pruntis al "nekonatuloj" armean aŭtomobilon kaj hazarde tiun, per kiu oni forportis la du viktimojn.

Post tiam la reĝimo devis paŝi kaj ekparolis la iama ministro pri internaj aferoj Beniczky Ödön. Lia konfeso fortigis la publikitajn artikolojn kaj lia aldonis etaĵon, ke Horthy diris – en ĉeesto de li, Bethlen kaj aliaj politikistoj -: "Kiuj skribas similajn artikolojn, baniĝos." Post tio oni arestis eĉ Beniczky-on kaj juĝis lin pro ofendo de guberniestro kaj malkaŝo de oficeja sekreto je 3-jara rigora prizono.

Fényes fuĝis en 1926 eksterlanden, ĉar oni ekis proceson kontraŭ li. Beniczky, post duonjaro liberiĝis el la prizono kaj vivis forpuŝita de la kasinoj kaj elito ĝis 1931, kiam kapopafis sin.