Emil Martonffy [martonfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Martonffy Emil Zsigmond Márton estis hungara reĝisoro, scenaristo. Lia nobela antaŭnomo estis erődfalusi [erOdfaluŝi], lia edzino estis Mária Egri (aktorino).

Emil Martonffy
Persona informo
Naskonomo Martonffy Emil Zsigmond Márton
Naskiĝo la  9-an de septembro 1904(nun 1904-09-09)
en Hungario Újpest (Hungario)
Morto la 20-an de aŭgusto 1983
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Edz(in)o Mária Egri (aktorino)
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisoroteatrestro
vdr

Emil Martonffy [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1904 en Újpest, li mortis la 20-an de aŭgusto 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil Martonffy li studis kelkajn jarojn en Teknika Universitato palatino József, poste li lernis filmadon. En 1928 li atingis la unuan lokon en konkurso pri scenarlibroj, en la sekva jaro ankaŭ la filmo mem estis preta. Li iĝis vicreĝisoro de Béla Gaál, poste li lernis la filmadon en Vieno kaj Berlino. Hejmenveninta en 1934 li jam estis memstara reĝisoro. Post 3 jaroj li fondis filman produktejon, en 1943 li partoprenis en establado de nova teatro en Budapeŝto. Li verkis ankaŭ kelkajn teatraĵojn. Depost la 2-a mondmilito li povis fari nur mallongajn kaj novaĵ-filmojn.

Li edziĝis en 1940.

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Márciusi mese (1934, debuto, ankaŭ scenaristo)
  • Makrancos hölgy (1943, ankaŭ scenaristo)
  • Palás Toni (1954)
  • Füstbement milliók (1959)
  • Tűz és ember (1968)
  • 20 éves az ERDÉRT (1971)

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Csak egy kislány van a világon (1928, premiita)
  • Péntek Rézi (1938)

Fontoj redakti