Béla Gaál
Béla Gaál, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaál Béla estis hungara reĝisoro, aktoro, scenaristo, instruisto. Lia origina familia nomo estis Goldstein, lia malofta nomvarianto estis Gál.
Béla Gaál | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Goldstein Béla |
Naskiĝo | la 2-an de januaro 1893 en Dombrád (Hungario) |
Morto | la 18-an de februaro 1945 en Dachau (Nazia Germanio) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | scenaristo poeto filmreĝisoro aktoro |
Béla Goldstein [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1893 (laŭ aliaj fontoj la 1-an de januaro 1893 en Dombrád), li mortis la 18-an de februaro 1945 en koncentrejo de Dachau (laŭ aliaj informoj en Budapeŝto en 1944/45?).
Biografio
redaktiBéla Gaál devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon kaj juran universitaton en Budapeŝto, sed poste li lernis ankaŭ aktorteknikon. Li estis aktoro, foje reĝisoro en provinco. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, poste li estis teatrestro en Budapeŝto. Inter 1920 kaj 1927 li estis reĝisoro de filmoj, poste li estis ĉefreĝisoro 2 jarojn de Teatro Belvárosi. Inter 1934-1939 li instruis en filma lernejo, kiun li mem fondis. Tiutempe li denove okupiĝis pri filmoj, sed la kontraŭjudaj leĝoj finis lian karieron. Li estis viktimo de holokaŭsto, lia morto okazis en nebulaj cirkonstancoj.
Li havis edzinon.
Elektitaj disĉiploj
redaktiElektitaj filmaj reĝisoraĵoj
redakti- A vörösbegy (1920) - vidu la afiŝon en la hungara paĝo!
- Sonĝoaŭto (1934) - lia ĉefverko
- János vitéz (1938)
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
redakti- Lange: Sámson és Delila
- Berr–Verneuil: A szombat esti hölgy
Elektitaj scenarlibroj
redakti- Csak nővel ne! (1924)
- Vica, a vadevezős (1933)
- Maga lesz a férjem (1937)
Liaj filmaj roloj
redakti- Harrison és Barrison (1917)
- Nick Winter négy új kalandja (1920) - Guth
Liaj teatraj roloj
redakti- Frigyes Karinthy: Holnap reggel - Irjő
- Shaw: Fanny első színdarabja - Trotter
Lia sola poemlibro
redakti- Kóborlások (1914)