Ferenc Ecker [eker], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Ecker Ferenc Károly estis hungara inventisto, inĝeniero.

Ferenc Ecker [1] naskiĝis la 6-an de novembro 1896 en Újpest. Li mortis la 12-an de februaro 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Ecker studis en Budapeŝto, poste li eklaboris en ŝipo, kie li okupiĝis pri maŝinoj. En 1923 li havis mezaltan postenon en uzino pri brikoj fajrorezistantaj. En 1937 li edziĝis. En 1953 li estis nomumita ĉefinĝeniero. En 1961 li akiris patenton pri fajrorezistantaj brikoj produktitaj laŭ nova sistemo. En 1962 li pensiuliĝis.

En 1955 li ricevis premion Kossuth.

Fontoj redakti