Árpád Palotay
Árpád Palotay [palotai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palotay Árpád estis hungara operkantisto, (baso), reĝisoro. Lia familia nomvarianto estis Palotai, lia edzino estis Mária Budanovits.
Árpád Palotay | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Schwarz Árpád |
Naskiĝo | 17-an de julio 1880 en Újpest |
Morto | 23-an de decembro 1950 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Korhalto ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 28-1-8 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Budanovits (1917–1950) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro operkantisto voĉa instruisto ![]() |
Árpád Palotay [1] naskiĝis la 17-an de julio 1885 en Újpest, li mortis la 22-an de decembro 1950 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁrpád Palotay post la abituriento frekventis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi, fine li studis en konservatorio de Berlino. Hejmenveninta li komence kantis operetojn, poste li apartenis al Operejo Popola. Li revojaĝis al Berlino, kie li estis membro de trupo de Max Reinhardt, sed pro la 1-a mondmilito li hejmenvenis. Li ricevis rolojn en Teatro Belvárosi. Li edziĝis en 1917. En 1919 li estis nomumita privata kantisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo, en 1933 vicreĝisoro, poste reĝisoro, fine li komencis okupiĝi ankaŭ pri kantoinstruado. Post la 2-a mondmilito li oficiale instruis en studio de la Operejo, krome li instruis private kun sia edzino.
El lia repertuaro
redakti- Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro — Antonio
- Giacomo Puccini: Turandot – mandareno
- Giuseppe Verdi: Rigoletto — grafo Ceprano
- Richard Wagner:
- Die Meistersinger von Nürnberg — Hermann Ortel
- Das Rheingold — Donner