Gyula Kilczer [djula kilcer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kilczer Gyula estis hungara geofizikisto, instruisto.

Gyula Kilczer [1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1892 en Újpest. Li mortis la 15-an de januaro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Kilczer frekventis luteranan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1916. Li instruis samloke unu jaron, poste en Békéscsaba, inter 1933 kaj 1947 en la menciita luterana gimnazio. En 1947 li ekhavis postenon en ministerio pri religio kaj eduko, ekde 1950 li laboris en geofizika instituto. En 1957 li pensiuliĝis, tamen poste li estis konsilisto en la instituto. li kandidatiĝis en 1961, li doktoriĝis en la universitato en la sekva jaro, fine en 1970 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio.

Li havis edzinon sen filoj. Li ricevis memormedalon en 1972.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A látszólagos mozgás (1941)
  • A refrakciós észlelési adatok javított közelítő kiegyenlítése (1952)
  • Die Darstellung des erdmagnetischen Hauptfeldes durch zwei Dipoldfelder (1966)
  • Az excentrikus Földdipólus mágneses potenciálterének koherens multipólus sora (1968)

Fontoj redakti