József Ellinger
József Ellinger [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ellinger József estis hungara operkantisto (tenoro). Lia filino estis same operkantisto Jozefa Maleczkyné Ellinger.
József Ellinger | |
---|---|
![]() József Ellinger en rolo de Bánk bán | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de decembro 1820 en ![]() |
Morto | la 30-an de aprilo 1891 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Jozefa Maleczkyné Ellinger |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
József Ellinger [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1820 en Óbuda, li mortis la 30-an de aprilo 1891 en Újpest.
Biografio redakti
József Ellinger devenis el juda familio. Komence li estis komercisto en Temeŝvaro inter 1840-1845, sed samtempe li kantadis en restoracio. En 1846 li jam kantadis en koruso, samtempe li lernis kantadon, eĉ li havis rolojn en operoj. En la sekva jaro li lernis kantadon en Vieno. En la sekvaj jaroj li apartenis al pluraj operaj teatroj (Theater an der Wien, kortega operejo de Munkeno (en 1851 li ricevis premion de Ludoviko la 2-a (Bavario), Germana Teatro (Pest) (1854), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1855-1861, (1866-1880)). En 1880 li retiriĝis de la scenejo.
El lia repertuaro redakti
- Ferenc Erkel: Bánk bán - titolrolo
- Franz Liszt: Esztergomi mise - (1856) ĉefrolo
- Richard Wagner: Tannhäuser (opero) - Rienzi
- Giuseppe Verdi: La Forto de la Destino - Don Alvaro
- Friedrich von Flotow: Martha - Lyonel
- Vincenzo Bellini: Norma - Flavius