Tannhäuser (opero)

Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg ("Tannhäuser kaj la kantista milito sur la kastelo Wartburg") estas romantika opero en tri aktoj de Richard Wagner. Temas pri la kvina opero de la komponisto; ĝi ekestis inter la jaroj 1842 kaj 1845. La premiero okazis la 19-an de oktobro 1845 en la reĝa saksia operejo Semperoper en Dresdeno.

Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
Loko de rakonto Wartburg
vdr
Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg
stilo: opero
verkisto kaj komponisto: Richard Wagner
premiero: la 19-an de oktobro 1845
premiera loko: Dresdeno
opera daŭro: ĉ. 3 ¾ horoj
loko de la scenaro: Turingio, kastelo Wartburg kaj ĉirkaŭaĵo, 13-a jarcento
roloj: * Hermann, grafo de Turingio (baso)
  • Tannhäuser, trobadoro (tenoro)
  • Wolfram von Eschenbach (lirika baritono)
  • Walther von der Vogelweide (tenoro)
  • Biterolf (baso)
  • Heinrich der Schreiber (tenoro)
  • Reinmar von Zweter (baso )
  • Elizabeto de Turingio, nevino de la grafo (soprano)
  • Venuso (sopranomezosoprano)
  • juna paŝtisto (soprano)
  • kvar nobelaj knaboj (soprano kaj aldo)
  • koruso (diboĉantinoj, turingiaj nobeloj, pilgrimantoj)
pentraĵo pri la opero fare de John Collier

La opera tekstaro estis verkita fare de la komponisto mem kaj forte inspiriĝis per tri sendependaj legendoj publikigitaj en la germana legendaro "Deutsches Sagenbuch" fare de Ludwig Bechstein: „Die Mähr von dem Ritter Tannhäuser“ (la fabelo pri la kavaliro Tannhäuser"), „Der Sängerkrieg auf der Wartburg“ ("La kantista milito sur la kastelo Wartburg“) kaj „Die heilige Elisabeth“ ("la Sankta Elizabeto").

En la opero la komponisto interligas la mezepokan germanan legendon pri la kavaliro kaj trobadoro Tannhäuser, kiu serĉas senŝuldigon post restado sur la "Venusa Monto" dediĉita al eterna erotika ĝuo, kun legenda "kantista milito" sur la kastelo Wartburg, en kiu kanta konkurso transformiĝas al armila konflikto inter la nobelaj dinastioj Ŝtaŭfoj kaj Velfoj.

Historio redakti

La verko pro pluraj kialoj havis ŝanĝiĝeman historion. La katolika eklezio ĝeniĝis pri la opera kritiko de la papo, kaj pro tio la opero ekzemple en la katolika ŝtato Aŭstrio nur plurajn jarojn post la monda premiero sursceniĝis. Richard Wagner mem verkis du versiojn de la opero: Post la origina versio verkita por la premiero en Dresdeno li por sursceniĝo en Parizo en la unua akto aldonis baletan scenon de senbrida diboĉado. En Parizo iuj formalismaj baletemuloj ĝeniĝis pro tio, ke laŭ la tiea tradicio baleta sceno rajtus aperi nur en la dua akto, kaj aliaj spektantoj ĝeniĝis pro la nemoraleco de la sceno. Richard Wagner mem restis malkontenta pro tio, ke post la enkonstruo de la baleta sceno la unua akto prenas tro grandan tempon kaj akcenton kompare al la dua kaj tria aktoj, kaj laŭdire li ankoraŭ dum siaj lastaj vivomonatoj pensis pri re-ekvilibriga nova konceptado de la opero, kiu tamen ne finiĝis.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti