Jozefa Maleczkyné Ellinger
Jozefa Maleczkyné Ellinger [maleckinE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maleczkyné Ellinger Jozefa estis hungara operkantisto (koloratursoprano), altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis Jozefa Ellinger (ĝis la geedziĝo), ŝia patro estis József Ellinger, ŝia edzo estis Vilmos Maleczky, ŝia filo estis Oszkár Maleczky.
Jozefa Maleczkyné Ellinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jozefa Ellinger |
Naskiĝo | la 27-an de majo 1852 en Pest (urbo) (Hungario) |
Morto | la 11-an de aprilo 1920 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 17/1 parcella, 1. sor, 67. sír |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Ellinger |
Edz(in)o | Vilmos Maleczky |
Infanoj | Oszkár Maleczky, Bianka Maleczky |
Okupo | |
Okupo | operkantisto universitata instruisto voĉa instruisto |
Jozefa Ellinger [1] naskiĝis la 27-an de majo 1852 en Pest (urbo), ŝi mortis la 11-an de aprilo 1920 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJozefa Ellinger devenis el juda familio. Ŝi lernis kantadi jam frue de sia patro. Ŝi debutis kiel amatoro en Nagyvárad en 1872, poste ŝi aliĝis al operista trupo de Nacia Teatro de Pest. En 1884 ŝi estis unu el la fondintaj membroj de Reĝa Operejo de Budapeŝto, eĉ ŝi kantadis dum la inaŭgura spektaklo. En la sekvaj jaroj ŝi faris ankaŭ turneojn en Lejpcigo, Berlino, Dresdeno. En 1886 ŝi forlasis la Operejon, sed post jardeko ŝi ricevis la titolon honora membro. Ŝi instruis en la Muzikakademio ekde 1892.
El ŝia repertuaro
redakti- Léo Delibes: Lakmé - titolrolo
- Gaetano Donizetti: Don Pasquale - Norina
- Ferenc Erkel: Bánk bán - Melinda
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte - reĝino de Nokto
- Gioacchino Rossini: William Tell - Matild
- Giuseppe Verdi: Traviata - Violetta