Léo DelibesClément Philibert Léo Delibes (* 21-an de februaro 1836 ĉe Saint-Germain-du-Val (Sarthe); † 16-an de januaro 1891 en Parizo) estis franca komponisto.

Léo Delibes
Persona informo
Léo Delibes
Naskonomo Clément Philibert Léo Delibes
Naskiĝo 21-an de februaro 1836 (1836-02-21)
en La Flèche
Morto 16-an de januaro 1891 (1891-01-16) (54-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Konservatorio de Parizo vd
Subskribo Léo Delibes
Familio
Patro Philibert Delibes vd
Patrino Clémence Batiste vd
Parencoj Miguel Delibes • Miguel Delibes de Castro • Germán Delibes de Castro vd
Profesio
Okupo komponisto • universitata instruisto • orgenisto vd
Aktiva dum 1850–1891 vd
Verkado
Verkoj Lakmé ❦
Sylvia ❦
Le roi l'a dit ❦
Coppélia vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Delibes studis ekde 1848 ĉe la Pariza Konservatorio, i. a. kun Adolphe Adam, kaj en 1865 li fariĝis ĥordirektisto ĉe la Nacia Opero de Parizo. En 1870 oni prezentis unuan fojon lian baleton Coppélia (laŭ la rakonto Der Sandmann de E. T. A. Hoffmann ĉe la Nacia Opero de Parizo kun triumfa sukceso. En 1880 li profesoriĝis pri kompozicio ĉe la Pariza Konservatorio. La 14-an de aprilo 1883 okazis ĉe la Pariza Opéra-Comique la unua prezentado de lia opero Lakmé, kiu poste konkeris la repertuarojn de la operejoj tutmonde. En 1884 li estis elektita membro de la Akademio de Belartoj de Francio. Post lia morto en 1891 li estis entombigita sur la Pariza Tombejo de Montmartre.

Verkoj redakti

Delibes verkis ekde 1855 multajn operojn, operetojn kaj baletojn. Al liaj plej bonaj kaj sukcesaj verkoj apartenas:

Eksteraj ligiloj redakti