Aladár Komjáthy [komjAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komjáthy Aladár estis hungara verkisto, poeto, bibliotekisto, membroj de Societo Kisfaludy kaj Societo Petőfi.

Aladár Komjáthy
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1894 (1894-05-24)
en Újpest
Morto 30-an de novembro 1963 (1963-11-30) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj francahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo Literatura tradukisto • poeto • verkisto • historiisto de scienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aladár Komjáthy (staranta) kun Babits

Aladár Komjáthy [1] naskiĝis la 24-an de majo 1894 en Újpest. Li mortis la 30-an de novembro 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Komjáthy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, (unu el liaj instruistoj estis Mihály Babits, Babits ĉiam alte taksis lin). Li debutis en 1918 en Nyugat. En 1919 li estis sekretario de Pál Dienes, poste li laboris en la Universitata Biblioteko (ELTE). Ekde 1921 li havis simplan ŝtatan postenon. Li akiris matematikan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1923, li lernis ĉefe de Lipót Fejér. Inter 1944 kaj 1957 li laboris en biblioteko, poste li pensiuliĝis. En 1940 li ricevis literaturan premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A végtelen felé (1925) - debuta poemaro
  • Szavak lánca (1938) - poemaro
  • Csodák és kínok (1943) - poemaro
  • Az atomkutatás módszerei és eredményei (Metodoj kaj rezultoj de la atomesploro), (1945) - tradukaĵo
  • Három fizikus, Newton–Rutherford–L. de Broglie (Tri fizikistoj: Isaac Newton, Ernest Rutherford kaj Louis de Broglie), (1947)

Fontoj redakti