Universitata Biblioteko (ELTE)

La Universitata Biblioteko de ELTE (hungare Egyetemi Könyvtár, latine Bibliotheca Universitatis) estas malnova, signifa kaj publika biblioteko havanta 2 milionoj da unuoj en Budapeŝto. La konstruaĵo mem estas historia monumento.

Universitata Biblioteko
biblioteko
Eotvos Lorand Tudomanyegyetem, Egyetemi konyvtar P2290440-lev-1000.jpg

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 29′ 33″ N, 19° 3′ 25″ O (mapo)47.492519.056944444444Koordinatoj: 47° 29′ 33″ N, 19° 3′ 25″ O (mapo)

Estiĝo1561
ĈefuloKatalin Kálóczi

Tuta stoko1,5 milionoj da medioj
BibliotekotipoUniversitata biblioteko


Map
Universitata Biblioteko

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  University Library of Eötvös Loránd University [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Stratangulo de la universitata biblioteko

HistorioRedakti

Jezuitoj fondis la bibliotekon por la kolegio de Nagyszombat en 1561. La ĉefa fondinto estis ĉefepiskopo de Esztergom: Miklós Oláh. Ĉefepiskopo Péter Pázmány fondis la Universitaton de Nagyszombat en 1635, el la kolegia biblioteko eventuale iĝis universitata biblioteko. Ekde la fondiĝo ĝi konstante estas pligrandigita. Ĝis la fondiĝo de Tutlanda Librejo Széchényi ĝi estis la ĉefa tutlanda biblioteko. En 1777 la univeristato kun la biblioteko translokiĝis al Buda, post jaroj al Pest (urbo). Tiutempe la biblioteko ricevis grandan aprezon de iamaj monaĥaj bibliotekoj. Ambaŭ urboj unuiĝis en 1873 kiel Budapeŝto. Komence de la socialismo ĝi iĝis fakbiblioteko pri teologio, filozofio kaj historio. En la 21-a jarcento la biblioteko havas 1 600 000 volumojn, 220 000 gazetojn, 200 kodeksojn, 300 mezepokajn diplomojn, 1200 prapresaĵojn, 77 000 librojn inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj.

KonstruaĵoRedakti

 
Interna parto
 
Interna parto

La duetaĝa konstruaĵo situas laŭ stratoangulo proksime al Universitato de Budapeŝto. Ĝi estis konstruita inter 1873 kaj 1876 laŭ planoj de Antal Szkalnitzky. La fasado kun la enirejo tuŝas la trotuaron de strato Egyetem (=universitato). Interne pentris freskojn Károly Lotz kaj Mór Than.

BibliotekestrojRedakti

BibliotekistojRedakti

FontojRedakti