József Kaposy
József Kaposy [jOĵef kapoŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kaposy József estis hungara pastro, instruisto, bibliotekisto, redaktoro, tradukisto. Lia familia nomo estis Klein ĝis 1881, inter 1881-1919 Kaposi, poste Kaposy. Liaj pseŭdonimoj estis Constantinus, Cosinus, Delta, Tankréd, Exorcista, Palóc Regő.
József Kaposy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1863 en Zalaapáti |
Morto | 7-an de novembro 1922 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Pázmáneum ![]() |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto bibliotekisto Literatura tradukisto redaktoro instruisto literaturisto ![]() |
József Kaposy[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1863 en Zalaapáti, li mortis la 7-an de novembro 1922 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJózsef Kaposy maturiĝis en gimnazio en 1878 en Budapeŝto, poste li studis en seminario de Esztergom kaj Pázmáneum. Li pastriĝis en 1885, sed inter 1884-1898 li instruis en pluraj ĉefurbaj lernejoj, krome li estis ankaŭ ĉefamilia instruisto. Baldaŭ li havis postenon en la katolika eklezio. Inter 1890-1906 li estis redaktoro ĉe literatura gazeto, poste li malpastriĝis. Li vivtenis sin el literaturo, eĉ li edziĝis. Ekde 1919 li laboris en la Universitata Biblioteko (Budapeŝto) kaj li multe tradukis el la itala lingvo.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Lamartine: Graziella (traduko el la franca, 1885)
- Dante és a Biblia (studo, 1891)
- Mult és jelen (noveloj, kunaŭtoro, 1897)
- Dante ismeretének első nyomai hazánkban és a magyarországi Dante-kodexek (1909)
- Fioretti: Assisi Szt Ferenc virágoskertje (tradukaĵo, 1913, 1921, 1943)